Pierre BOULOGNE (naskiĝis en 1890, mortis la 2-an de januaro 1974 en Aix-en-Provence, Francio) estis franca esperantisto. Li estis unu el la pioniroj de la Esperanto-movado, lerninta la Internacian Lingvon en la jaro 1907.

Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la loka grupo, gvidis amason da kursoj kaj organizis regionan kongreson en Aix-en-Provence. Ĝis sia morto li funkciis kiel vicdelegito en la urbo.