Piotr Woźniak
Piotr A. Woźniak (nask. en 1962) estas la ĉefa aŭtoro de SuperMemo (komputila lernsistemo, atentanta aparte la tempan spacon inter la ripetoj); li estas esploristo en la teorio de tempospaca ripetado. Li venas el kaj loĝas en Pollando.
Woźniak parolas Esperanton; li dum du jaroj verkis sian taglibron en Esperanto[1].
Parta bibliografio
redaktiAkademiaj artikoloj (i.a.)
redakti- Woźniak, P. A., & Biedalak, K. (1992). The SuperMemo method - optimization of learning. Informatyka, 10, 1-9.
- Woźniak, P. A., & Gorzelańczyk, E. J. (1994). Optimization of repetition spacing in the practice of learning. Acta Neurobiologiae Experimentalis, 54, 59-62.
Eksteraj ligiloj
redakti- Artikolo en Wired
- Mallonga biografio de Piotr A. Woźniak ĉe supermemo.com Arkivigite je 2014-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- From an idea to an industry. Interview Arkivigite je 2014-08-27 per la retarkivo Wayback Machine with Piotr Wozniak, the author of SuperMemo (Jaroslaw Mlodzki, Bajtek 7/94, Poland, July 1994)
Fontoj
redakti- ↑ Mencio ekz. Gary Wolf: Der Mann, der nie vergessen will. NZZ Folio, Nov. 2010 (traduko el la angla)