Tiu artikolo temas pri popolo. Por genro de birdoj vidu la artikolon Pipiloj.


Pipiloj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La pipiloj estas indiĝena popolo kiu loĝas la okcidentan kaj centran zonon de Salvadoro. Ilia lingvo estas la pipilanahuata. La prapipiloj elmigris el Meksiko kaj setlis kie nun estas Salvadoro en la 10-a jarcento.

Etimologio kaj branĉoj redakti

La vorto Pipilo estas nahuatla termino kiu devenas el Pipiltzin kio signifas nobelulo, senjoro aŭ princo, kvankam ĝi devenas ankaŭ de Pipiltoton, kio signifas infano, knabo aŭ hometo. La nomon donis al la nahuataj triboj kiuj loĝis en Salvadoro kaj aliaj centramerikaj landoj la tlakskaltekoj kaj aliaj popoloj de la sama lingva trunko de Meksikio kiuj estis aliancitaj kun Pedro de Alvarado en la konkero de la regiono, supozeble ĉar kiam ili aŭdis la pipilan, ŝajnas al ili nahuatla malbone prononcita kvazaŭ de infano.

La branĉoj de la Pipiloj estas la jenaj:

  • La Kuskatlekoj, kiuj loĝis en Cuscatlán (aktuale la urbo de Antikva Kuskatlano en la areo de San Salvador).
  • La Izalkoj, kiuj kultivis kakaon kaj komercis ilojn de obsidiano.
  • La Nonualkoj, kiuj estis militemaj.
  • La Mazahuaoj, kiuj bredis blankavostajn cerbojn.