Pix estas brazila rimedo de tuja elektronika pago, malmultekoste kaj sekure.[1] Ĝi estis oficiale lanĉita de Centra Banko de Brazilo la 5-an de oktobro 2020 kaj plene ekfunkciis la 16-an de novembro 2020.[2] La nomo elektita fakte ne estas akronimo, Pix ne estas ĉifromono, kaj la koncernaj transakcioj estas efektivigitaj en brazila realo (R$) pere de la tiel nomata Sistemo de Tujaj Pagoj, portugala mallongigo SPI.

Logomarca do sistema de pagamentos Pix. Um losango com as arestas arredondadas, de cor verde água, entrecruzado por uma letra "X" branca estilizada. À direita lê-se: "pix. powered by Banco Central"
Markemblemo de Pix kreita de la Centra Banko en 2020

La ĉefaj ecoj de la sistemo estas la plena havebleco (24 horoj tage, 7 tagojn semajne, 365 tagojn jare), la rapideco de transakcioj preskaŭ tujaj (ĝis 10 sekundoj por ordinara bankoĝiro), la komforto de pagaj ebloj per teknikaĵoj kiel la QR-kodo, la sekureco, la malferma medio, la multeco de uzokazoj kaj ebloj, la agregita informo.[3]

Per transakciaj ŝlosiloj, konata kiel Pix-ŝlosiloj, oni faciligas la aferon: ili estas uzataj por ligi la informojn de uzantoj al la banka ĝiro. Oni povas krei Pix-ŝlosilojn laŭ kvar specoj: CPF aŭ CNPJ, retpoŝta adreso, poŝtelefona numero kaj hazarda ŝlosilo farita de la sistemo. Necesas registri malsamajn ŝlosilojn por ĉiu konto, kiun la persono posedas, kiel ekzemple la CPF ĉe institucio A, retpoŝto ĉe institucio B aŭ telefona poŝtelefono ĉe institucio C, ne eblas uzi la CPF, la saman telefonnumeron aŭ retpoŝton en pli ol unu institucio. Fizikaj personoj povas krei ĝis kvin ŝlosilojn por ĉiu konto, dum juraj personoj povas krei ĝis dudek ŝlosilojn.[4] Pagi al fizika persono per Pix estas senpaga ago.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti