Plano de Urbaj Aŭtoŝoseoj

La Plano de Urbaj Aŭtoŝoseoj aŭ en hispana Plan de autopistas urbanas estis projekto kiu planis reton de pagaj aŭtoŝoseoj por trapasi la urbon Bonaero, Argentino, sume 74 kilometrojn de rapidaj vojoj. Ĝi estis planita ĉirkaŭ 1976 fare de la militista diktaturo memnomita Proceso de Reorganización Nacional kiu regis la landon kaj plenumita dum la intendenteco de facto de la brigadjero Osvaldo Cacciatore.

La kompleta reto de aŭtoŝoseoj planita en 1976.

Fine nur du el naŭ planitaj aŭtoŝoseoj estis inaŭguritaj: nome la 25-a de Majo (Urba Aŭtoŝoseo1) kaj la Perito Moreno (Urba Aŭtoŝoseo 6). Oni faris centojn da eksproprietigojn de terenoj, kaj multaj el tiuj poste estis abandonitaj ĉar ne realiĝis la planitaj verkoj.