Plurformo de regula seslatero
En matematiko, plurformo de regula seslatero aŭ simple plurseslatero estas plurformo kun regula seslatero kiel la baza formo.
Kalkulado de plurseslateroj
redaktiLa baza kombina demando estas pri tio kiu kvanto ekzistas de malsamaj plurseslateroj kun donita kvanto de seslateroj.
Plurseslateroj povas esti kalkulitaj kiel liberaj plurseslateroj, por kiuj turnadoj kaj reflektoj kalkulatas kiel la sama formo; fiksitaj plurseslateroj, por kiuj malsamaj orientiĝoj kalkulatas kiel malsamaj; unuflankaj plurseslateroj, por kiuj spegulaj bildoj kalkulatas kiel malsamaj sed turnadoj kalkulatas kiel identaj. Ili povas ankaŭ esti distingitaj laŭ tio ĉu ili enhavas truojn. La kvanto de liberaj n-seslateroj por n = 1, 2, 3, … estas 1, 1, 3, 7, 22, 82, 333, 1448, ... .
n | liberaj | liberaj kun truoj | liberaj sen truoj | unuflankaj | fiksitaj |
---|---|---|---|---|---|
1 | 1 | 0 | 1 | 1 | 1 |
2 | 1 | 0 | 1 | 1 | 3 |
3 | 3 | 0 | 3 | 3 | 11 |
4 | 7 | 0 | 7 | 10 | 44 |
5 | 22 | 0 | 22 | 33 | 186 |
6 | 82 | 1 | 81 | 147 | 814 |
7 | 333 | 2 | 331 | 620 | 3652 |
8 | 1448 | 13 | 1435 | 2821 | 16689 |
9 | 6572 | 67 | 6505 | 12942 | 77359 |
10 | 30490 | 404 | 30086 | 60639 | 362671 |
Seslatero | |
Libera 2-seslatero | |
Liberaj 3-seslateroj | |
Liberaj 4-seslateroj | |
Liberaj 5-seslateroj | |
Liberaj 6-seslateroj |
Vidu ankaŭ
redakti- Kahelaro
- Plurtriangulo - kahelaroj kun egallateraj trianguloj
- Plurkvadrato - kahelaroj kun kvadratoj
- Multciklaj aromatoj - hidrokarbidoj kies strukturo estas bazita sur plurseslateroj