Plussigno
Plussigno[1] aŭ pluso estas simbolo uzata por indiki aldonon aŭ pozitivan nombron. Ĝi konsistas el mallonga horizontala kaj vertikala streko, kiuj intersektiĝas en la mezo: +. La vorto 'plus' venas de la latina kaj signifas 'pli'.
Uzo
redaktiLa plussigno estas plejparte uzata por indiki aldonon aŭ pozitivan nombron:
- En adicio: 51 + 23 = 74 (prononcita "51 plus 23 estas 74," malpli preciza "51 kaj 23 ...")
- Por pozitiva nombro: +28 (prononci: "plus 28")
Aliaj uzoj de la plussigno:
Historio
redaktiLa plussigno tute ne estas tiel malnova kiel la arabaj ciferoj aŭ la literoj, kiujn ni uzas hodiaŭ. La plussigno estis uzata por la unua fojo ĉe la fino de la mezepoko. Komence de la 15a jarcento, la literoj p kaj m estis ofte uzataj anstataŭ la pli kaj malpli signoj en Eŭropo.
En germana manuskripto de 1456 uzis la latina vorto "et" ( "kaj") en aldonoj ( "12 kaj 82"), dum la vorto estas skribita tiel ke ĝi similas al nia nuna plussigno. Oni do ĝenerale supozas, ke la signo - kiel la simbolo - estas ligita kun la latina vorto "et".
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plusteken en la nederlanda Vikipedio.