Pola parlamenta balotado en 1989

Pola parlamenta balotado en 1989 jaro (tiel nomata Junia Balotado, Balotado por Kontrakta Parlamento) — okazis la 4-an de junio kaj 18-an de junio. Ĝi estis la unua, parte libera balotado en postmilita historio de Pollando. Pro ĉi tiu balotado Pollando estis la unua ŝtato de orienta bloko, kie balotataj reprezentantoj havis realajn influojn en regado de la ŝtato.

Genezo redakti

Pro malkontento de socio en 1988 en la tuta lando sekvis serio da strikoj. Unu el ĉefaj postuloj estis legalizado de Solidareco. Je 31-a de aŭgusto Lech Wałęsa kaj generalo Kiszczak renkontiĝis; post la renkontiĝo Wałęsa alvokis, ke ĉesu strikoj. Sekve okazis kelkaj renkontiĝoj kun reprezentantoj de registaro. Malgraŭ manko de progreso en interparolado la 18-an de decembro oni formis Civitanan Komitaton (pole: Komitet Obywatelski) ĉe prezidano de "Solidareco" Lech Wałęsa, kiun konsistis adeptoj de kompromisaj solvoj. Antaŭ konstituo de komitato, la 30-an de novembro okazis televida debato inter Lech Wałęsa kaj prezidanto de OPZZ (Tutpola Interkonsento de Sindikatoj) Alfred Miodowicz. Ĉi tiu debato kaŭzis plifortigon de populareco de Lech Wałęsa. Inter decembro kaj januaro okazis konferenco de la 10-a ĝeneralkunveno de la Centra Komitato de PZPR (Pola Unuiĝinta Laborista Partio), dum kiu partianoj akceptis interkonsenton kun "Solidareco". Inter la 6-a de februaro kaj 5-a de aprilo konferencis t.n. Ronda Tablo. Rezultoj de la konferenco inter aliaj estis ŝango de balotsistemo kun kompetenteco de prezidento kaj ekformado de Senato. Oni fiksis, ke 65% de parlamento estos por PZPR, ZSL (Unuiĝinta Popola Partio), SD (Demokratia Partio) kaj aliaj proregistaraj frakcioj, kaj 35% por senpartiaj kandidatoj. Tute libera baloto ekvalidos por Senato. La 7-an de aprilo parlamento ŝanĝis balotan ordoregularon kaj konstitucion. La 17-an de aprilo Suverena kortumo denove registris la Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton Solidareco.

Elekta kampanjo kaj balotado redakti

Civitana Komitato decidis, ke ĝi proponos sume 161 kandidatojn al parlamento kaj 100 kandidatojn al Senato. Ĉiu kandidato, krom Piotr Baumgart estis fotografiita kun Lech Wałęsa. Naskiĝis Gazeta Wyborcza kaj reaktiviĝis Tygodnik Solidarność.

Interesaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti