Polaj legioj en Hungario

La Pola Legio estis militista helpo de polaj volontuloj, dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo de 1848-49. Danke al la hungara-pola amikeco alvenis elstaraj oficiroj kiel Jozefo Bem, Henryk Dembiński kaj Jozefo Wysocki. La Pola Legio elformiĝis en aŭtuno de 1848, sed pro malkonsentoj inter Bem kaj Wysocki, Bem organizis eĉ "propran" legion. je somero de 1849, tiuj du legioj batalis kun la hungaraj armeoj, unu en la Supra Hungario alia en Transsilvanio.

Post la rusa invado de Hungario (junio de 1849), el la restantaj polaj soldatoj pli ol 1000 fuĝis en Turkion, la pliaj kaŝis sin en Hungario, Transsilvanio aŭ provis reiri al Galicio. Tri poloj estis ekzekutitaj, kelkaj estis deportitaj al Siberio.

La legioj redakti

La legio de Wysocki konsistis el 3 piedsoldataj batalionoj, unu duona ulana regimento kaj du duonbaterioj (2400 soldatoj). Tiuj polaj taĉmentoj sukcesis en strumo de Arad, en la bataloj en supra Hungario kaj en la batalo de Szolnok (5-a de marto 1849). La legio de Bem konsistis el du piedsoldataj batalionoj kaj 3 ulanaj batalionoj (900 soldatoj).

Fontoj redakti

Libroj, hungare redakti

  • Kovács István: A lengyel légió lexikona, 1848-1849, MTA Történettudományi Intézet, História Könyvtár, Budapest, 2007, ISBN 9639627119
  • Józef Wysocki: Együtt a szabadságért, 1848-1849, Wysocki tábornok emlékiratai, Zrínyi Kiadó, Budapest, 1993, ISBN 9633271851
  • Kovács Endre: Bem József, Hadtörténeti Intézet, Budapest, 1954

Eksteraj ligiloj redakti