Polarornis estas genro de prahistoriaj birdoj, eble kolimbo, nome de Gavioformaj.Ĝi enhtavas ununuran specion Polarornis gregorii konata el nekompletaj restoj de unu individuo trovita en la Insulo Seymour, Antarkto, en rokoj kiuj datas el Malsupra Kretaceo (Kuŝejo López de Bertodano, antaŭ 65 mj).

La malkovro de Polarornis gregorii estis unuafoje anoncita de Sankar Chatterjee en 1989, sed li ne priskribis ĝin kaj oficiale ne nomigis la specion ĝis 2002.[1][2] La nomo Polarornis estis anoncita neoficiale kelkajn jarojn antaŭ ties oficiala publikigo, en libro de Chatterjee de 1997 nome The Rise of Birds.[3]

Bibliografio redakti

  • Olson, Storrs L. (1985): The fossil record of birds. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 79-238. Academic Press, New York.

Notoj redakti

  1. Chatterjee, S. (1989). "The oldest Antarctic bird." Journal of Vertebrate Paleontology, 8(3): 11A.
  2. Chatterjee, S. (2002). "The morphology and systematics of Polarornis, a Cretaceous loon (Aves: Gaviidae) from Antarctica." Pp. 125-155 en Zhou kaj Zhang (eld), Proceedings of the 5th Symposium of the Society of Avian Paleontology and Evolution, Pekino, 1-4 Junio 2000. Pekino: Science Press.
  3. Chatterjee, S. (1997). The Rise of Birds. Baltimore: Johns Hopkins University Press.