Polemiko inter la Malnova kaj Nova Kortumoj de Kentukio

La tiel nomita polemiko inter la Malnova kaj Nova Kortumoj de Kentukio rilatas al 19-a jarcenta, politika debato en la Ĝenerala Asembleo de Kentukio, okaze de kio la Asembleo malfondis la Kentukian Apelacian Kortumon kaj anstataŭigis ĝin per nova kortumo. La malnova kortumo rifuzis agnoski tian decidon, tiel ke momente ekzistis samtempe du superaj kortumoj en la sama usona ŝtato.

La polemiko estis la plej grava afero de la mandato de kentukia guberniestro Joseph Desha.

La polemiko komencis post la financa paniko de 1819, pro kiu multaj kentukianoj ne plu kapablis depagi gravajn monŝuldojn. Aperis en la ŝtato politika movado cele al la nuligo de ĉiuj ŝuldoj, kiu gajnis la baloton de la Ĝenerala Asembleo en 1820.

Danke al la ekonomia resaniĝo de la ŝtato en la dua duono de la 1820-aj jaroj, la subtenantoj de la malnova kortumo refortiĝis kaj reakiris la kontrolon de ambaŭ ĉambroj de la Ĝenerala Asembleo.