Politikaj partioj de Japanio

Listartikolo en Vikipedio

Japanio posedas de post la dua mondmilito pluralisman multpartian sistemon.

Japanaj leĝoj montras iom malsamajn difinojn de politikaj partioj. Ili difinas ke politika partio estas: "politika organizaĵo kiu havas pli ol 5 parlamentanojn (deputitojkonsilistoj)" aŭ "politika organizaĵo kiu akiris pli ol 2 procentojn de voĉdonoj tra tutlando en la lasta elekto por parlamentanoj".

Ĝeneralaj trajtoj redakti

En Japanio ekzistis ĝis 2009 la specifa cirkonstanco ke ekzistis partio, kiu ekde sia fondiĝo en 1955 kvazaŭ seninterrompe regis la landon: la Liberala Demokrata Partio (LDP).

La plej granda opozicia partio de post la fino de la 1990-aj jaroj estis la Demokrata Partio de Japanio (DPJ), kiu unuan fojon ricevis la plimulton en la malalta ĉambro dum la deputito-baloto en 2009 kaj tiam starigis la registaron. Ĝi devenis de multaj partiaj novfondaĵoj, refondaĵoj kaj malfondaĵoj, post kiam la potencmonopolo de la LDP pro la krizo de la 1990-aj jaroj endanĝeriĝis.

Listo de politikaj partioj de Japanio redakti

Politikaj partioj kun seĝo en parlamento redakti

partio parlamentanoj Trajtoj
Deputitoj Konsilistoj
Liberala Demokrata Partio (LDP)


Jiyū Minshu-tō [ĵijū-minŝu-tō] 自由民主党,

mallongige: Jimin-tō 自民党 [ĵimintō]

261 110 Ĉi tiu partio estis la reganta partio krom iuj periodoj

post la plenumado de la Japana Konstitucio. Centro-dekstra aŭ dekstra.

Konstitucia Demokrata Partio de Japanio(KDP)


Rikken minshu-tō[rikken-minŝu-tō] 立憲民主党

96 42 Centro-maldekstre aŭ maldekstre.
Nova Komeito (NKP)

Komeitō 公明党

32 29 Subtenas Sōka Gakkai, budhana nova religio.

Centro.

Japanio Noviga Partio (JNP)


Nihon ishinno kai [ninon iŝinno kai] 日本維新の会

41 16 Centro-dekstra aŭ dekstra, Novliberalismo.
Japana Komunista Partio (JKP)

Nihon Kyōsan-tō 日本共産党,

aŭ Kyōsan-tō 共産党

10 13 havas la plej longan historion en Japanio.

Maldekstra.

Demokrata Partio Por La Popolo(DPPP)


Kokumin minsyu-tō [kokumin minŝu-tō] 国民民主党

11 9 Centro.
Reiwa ŝinsengumi れいわ新選組 3 2 Maldekstre, Popolismo, Kontraŭ-tutmondiga.
Socialdemokrata Partio (SDP)

Shakai Minshu-tō 社会民主党,

aŭ Shamin-tō 社民党

1 1 Centro-maldekstre aŭ maldekstre.
Partio kiu instruas kiel ne pagi la akceptokoston de NHK


enueichikē jushinryo o shiharawanai hōhō o oshieru to


[Enueiĉikē ĝuŝinrjo ŭo ŝiharaŭanai houhou ŭo oŝieru tō]


NHK受信料を支払わない方法を教える党

0 1 Popolismo, politiko de ununura numero

Ekde la 19a de marto 2021

Referencoj redakti