Pomeroy (Vaŝingtonio)

Pomeroy estas urbo en Kantono Garfield, Vaŝingtonio, Usono. Pomeroy estas la administra sidejo de la kantono. En 2010 la loĝantaro estis 1 425 homoj laŭ la usona censo, t.e. malkresko de 6,5% depost 2000.

Pomeroy
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 99347
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 389  (2020) [+]
Loĝdenso 303 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 28′ N, 117° 36′ U (mapo)46.473333333333-117.59805555556Koordinatoj: 46° 28′ N, 117° 36′ U (mapo) [+]
Alto 566 m [+]
Areo 4,57846 km² (4 57. 846 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Pomeroy (Vaŝingtonio)
Pomeroy (Vaŝingtonio)
DEC
Pomeroy
Pomeroy
Situo de Pomeroy
Pomeroy (Usono)
Pomeroy (Usono)
DEC
Pomeroy
Pomeroy
Situo de Pomeroy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pomeroy, Washington [+]
vdr
La kantona kortumejo en Pomeroy
Situo de Pomeroy en Kantono Garfield

Geografio redakti

Pomeroy situas ĉe 46°28´24´´ N, 117°35´53´´ W.

Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbo kovras areon de 4,6 km², tute seka tero.

Historio redakti

La nezperca vojo ekzistas de antaŭhistoria epoko. La unua skriba informo pri la regiono venis de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark, kiu trapasis en 1805. Ankaŭ kapitano Benjamin Bonneville pasis tra la nuna loko de Pomeroy kiam li espertizis la regionon por la usona registaro en 1834. En 1860 irlandano, Parson Quinn, setlis apud la nuna urbloko kaj loĝis tie 40 jarojn. Bienisto Joseph M. Pomeroy aĉetis la terenon en 1864,[1] kaj planis la urbeto en majo 1878.[2]

Pomeroy oficiale municipiĝis la 3-an de February, 1886. Ĝi estas la sidejo de Kantono Garfield depost 1882, malgraŭ feroca frua konkurencado de la proksimaj urbetoj Pataha kaj Asotin.

Incendio forbrulis duonon de la komerca kvartalo (la 18-an de julio, 1900) malgraŭ urba leĝo postulanta fajr-imunajn konstru-materialojn pro antaŭaj incendioj en 1890 kaj 1898. Oni rekonstruis ĉion per brikoj dum la postaj du jaroj. En 1912, la urbo malpermesis la fabrikadon kaj vendadon de alkoholaĵoj.

Citaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti