Portalo:Aŭstralio/Aŭstralio por vi

Aŭstralio povas esti aventura vojaĝo en la fora landinterno kun vitrina butikumado ĉe interesaj butikoj: antikva kaverna pentraĵo, korala insulo aŭ natur-rezervejo. Ĝi povas eti kantado ĉirkaŭ bivaka fajro dum enlanda aventuro aŭ la grandegaj veloj de la Sidneja Operdomo; malvarmeta blanka vino dum lunĉo en vinbereja kelo aŭ la grandega arkanta maso de la Rokego Ayers.

Koalo
Koalo

Sortimento da vojaĝoj prezentas Aŭstralion al vi. Estas vojaĝoj taŭgaj al la limoj de via tempo aŭ de via monujo. Konsultu vian vojaĝagenton, kiu helpos vin.

Ornitorinko
Ornitorinko

Geologie la plej antikva de la kontinentoj, Aŭstralio estas vasta provizejo de la plej dezirataj mineraloj en la mondo, inter kiuj la nigra opalo. En kontinento apartigita antaŭ eonoj de la aliaj landmasoj, la bestoj de Aŭstralio malsame evoluis, do prezentiĝas sortimento da bestoj unikaj, inter ili la kanguruo, la ornitorinko kaj la koalo. Ĉu vi iam vidis kanguruidon en la poŝo de sia patrino? Aŭ palmopiedan harkovritan ovometantan ornitorinkon? Aŭ tiun vivantan ludilon la koalon? En sia natura loĝloko la plej multaj el la unikaj aŭstraliaj bestoj estas timemaj kaj noktaj, dovi certe ne vidos kanguruojn sur la stratoj, sed nur en faŭnoparkoj, kie vi povos tuŝi kaj fotografi ilin.

Kanguruo
Kanguruo

La kontinento etendiĝas tra pli ol 30 paraleloj de latitudo ekde la nordaj tropikoj ĝis la sudaj malvarmetaj kaj alpaj regionoj kun klimato varianta de la arida ĝis la musona. Tiel troviĝas la riĉaj kaj diversaj plantaĵoj kaj sovaĝaj floroj, kiuj formas apartan loĝaĵon por la vizitanto.

Aŭstralio estas fame konata pro sia agrikultura produktaĵo, notinde tritiko, lanokaj brutoj, kaj pro siaj sciencaj atingoj en la agrikultura kaj aliaj kampoj. Okazoj abundas por viziti ĉi tiujn interesajn regionojn.

Milda klimato, alta vivnivelo, kaj abundo da ludspaco stimulas sportajn aktivecojn. En Aŭstralio sporto estas pasio, ne distraĵo. Brilaj puraj strandoj ornamas la marbordojn. Naĝado – ĉu ŝaŭmonda ĉu naĝeja – kaj sunbanado estas esenca parto de la aŭstralia vivstilo.

Aviadile vi alteriĝas sur la grandaj betonaj kurejoj. Flughavenaj stacidomoj estas modernaj, plejparte klimatizataj, kaj havas la plej modernajn teknikaĵojn por manipuli kofrojn kaj aliajn pakaĵojn, kaj por prizorgi pasaĝeran komforton. Aŭstralio havas idealan klimaton por flugado, kaj trans la grandaj distancoj, kiuj necesigas aviadilojn, estas praktikataj, efikaj kaj agrablaj servoj. Pli malgrandaj fluglinioj donas aliron al la foraj lokoj. Ili liveras la poŝton al la farm-kaj brutbienoj, kaj survoje liveras la feriantojn, kien ajn ili deziras flugi. Ege malmultaj estas la lokoj neatingeblaj aviadile.