Portalo:Komputiko/Persono de la monato

Kiu Kio
Douglas Engelbart

Douglas Engelbart Estas homo, danke al kiu en multaj domoj loĝas musoj, kiujn oni ne timas - li estas inventinto de komputila muso. Duglas Engelbart estas fama esploristo sur komputika kampo, tamen la muso estas lia plej fama invento.

Astrofizikisto Gurav Hanna (Gaurav Khanna) muntis porhejman komputilegon uzinte 16 ludkonzolojn Sony PlayStation 3. La ludkonzolo havas plurkernan procesoron Cell. La ludkonzoloj estas kunretitaj per komutilo Gigabit Ethernet. La komputilego estas regata per operaciumo Linux. Gurav Hanna titoligis la komputilon PS3 Gravity Gird kaj uzas ĝin por modeligi aktivecon de nigraj truoj enkadre de esploroj de Masaĉuseca Instituto de Teknologio.