Minejo Odra estis minejo ekzistanta ĝis la jaro 1968. Ĝi situis en ostrava urboparto Přívoz.

Fondinto de la ostrava Minejo Odra estis en la jaro 1907 Suprasileziaj koaksigejoj kaj kemiaj uzinoj, reprezentitaj de Moravia-ostrava minististaro de Marie Anna.

Sed la posedaĵo de tiu ĉi kompanio la minejo estis nur tri jaroj. La minististaron nome finance tre elĉerpis eksperimentoj kun ĉerpado de minejaj akvoj el inundigita minejo Bedřich en Zábřeh nad Odrou. En la jaro 1910 tiel aĉetis ilian plenan minejan posedaĵon Aŭstria mineja kaj metalurgia kompanio kun sidejo en Vieno.

La minejo estis nomita laŭ rivero Odra, kun kiu ĝi najbaris. Tiutempe estis regulo, ke la ministoj identigis la nomojn de ŝaktoj kun nomoj de virinoj, tial ankaŭ la minejo Odra estis konata kiel Oderka.