Portalo:Spiritismo/Citaĵoj

← Reiri al la portalo


♦ “Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.”[1] Allan Kardec

♦ Demando: "Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?" Respondo: "Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraǔ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj."[2] Allan Kardec

♦ "Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem [...]."[3] Sanson (eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863)

♦ "Ne per leĝoj oni dekretas karitaton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo."[4] Allan Kardec

♦ "Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraǔulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aǔ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataǔ trankviligi [...]."[5] Allan Kardec

Vikicitaro redakti

Citaĵoj estis aldonitaj al vikiticato!

Ankaŭ vidu tie:


 
 Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro. 
— Allan Kardec

Referencoj redakti

  1. Epigrafo de la verko La Evangelio laŭ Spiritismo
  2. Demando 886 de la verko La Libro de la Spiritoj
  3. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 11, paragrafo 10
  4. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 25, paragrafo 8
  5. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 10, paragrafo 4