Portalo:Vikipedio/Libroj/02

Dédé estas franca romano verkita de Achille Essebac, aperinta en 1901 en Parizo ĉe la eldonejo Ambert. La verko atingis grandan nombron da reimpresaĵoj, entenate eldono ilustrita de Georges Bigot, kaj fariĝis la granda literatura referenco de la pedofiluloj de la Belle Époque ĝis la 1930-aj jaroj. Verkita kun poezia lingvo kaj samtempe penetrita de soleno, la stilo de Dedé estas ekstreme rekta, precipe se kompari kun Les amitiés particulières de Roger Peyrefitte. Ankoraŭ hodiaŭ, el ia vidpunkto, ĝi povas esti konsiderata kiel la plej bela romano pri pederastia amo aperinta en la franca.