Portebla necesejomovebla necesejo estas simpla portebla instalaĵo, kiu enhavas kemian necesejon. Oni ĉefe uzas ĝin kiel nedaŭran necesejon ĉe konstruadaj lokoj kaj grandaj kunvenoj, kie estas multaj homoj. La plejparto da la porteblaj necesejoj havas nigrajn U-formajn seĝojn kun malfermitaj antaŭaj flankoj kaj kovriloj. Plej ofte ili estas konstruitaj el malpeza modlita plasto. Ili ege utilas por subitaj eventoj longdaŭraj, kiaj festivaloj aŭ simile, kiuj allogas centojn aŭ milojn da ĉeestantoj kiuj povas nepre necesi tiajn instalaĵojn. En kelkaj landoj fakte ekzistas regularo kiu devigas disponi el tiuj porteblaj necesejoj antaŭ ricevi permeson organizi la eventojn.

vicoo de porteblaj necesejoj.