Portreto de Baldassare Castiglione (Rafaelo)

pentraĵo de Rafaelo

Portreto de Baldassare Castiglione estas olepentraĵo de ĉ. 1514–1515 atribuita al la itala renesanca pentristo nome Rafaelo. Konsiderata unu el plej bonkvalitaj portretoj de la Renesanco, ĝi faris gravan postan influon. Ĝi priskribas la amikon de Rafaelo, nome la diplomato kaj humanisto Baldassare Castiglione, kiu estas konsiderata ŝlosila ekzemplo kaj modelo de la renesanca gravulo.

Portreto de Baldassare Castiglione

La portreto estis produktita kiel rezulto de la amikeco de Rafaelo kun Castiglione, kies rilatoj en kortegaj etosoj estis paralelaj al tiuj de Rafaelo mem.Ili estis tre amikaj ĉirkaŭ 1504, kiam Castiglione faris sian duan viziton al Urbino, dum Rafaelo estis akirante rekonon kiel artisto en la humanisma etoso de la urba duka kortego.[1] Rafaelo estis komisiita de Guidobaldo da Montefeltro en 1505 por pentri portreton de Henriko la 7-a de Anglio; Castiglione veturis al Anglio por prezenti la finitan pentraĵon al la reĝo.[1] Eble Castiglione poste estis "fakula konsilisto" por la verko de Rafaelo nome La lernejo de Ateno, kaj la portreto de Zoroastro en tiu fresko estas portreto de la kortegano Castiglione.[1]

La Portreto de Baldassare Castiglione eble havis praktikan kaj intiman celon. Castiglione lasis sian familion kiam li iris al Romo, kaj li verkis poeziaĵon kie li imagis siajn edzinon kaj filon konsolante sin per la rigardo al la pentraĵo dum lia foresto.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Loudon, 43
  2. Jones kaj Penny, 162

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti