Post hoc ergo propter hoc

«Post hoc ergo propter hoc» estas latina esprimo kiu signifas “post tio ĉi, do, konsekvence de tio ĉi”. Kelfoje mallongigita kiel post hoc.

Post hoc estas ankaŭ nomita koincida korelativecofalsa kaŭzeco. Temas pri speco de paralogismo kiu asertas ke se okazaĵo okazas post alia, la dua estas la konsekvenco de la unua. Tio ĉi estas kutima eraro, ĉar la tempa sekvenco estas integra parto de la kaŭzeco: estas vero ke unu kaŭzo estiĝas antaŭ ol efekto. La falsaĵo alvenas al konkludo nur surbaze de la ordo de la okazintaĵoj, kio ne estas fidinda indikilo. Tio estas, ne ĉiam veras ke la unua okazintaĵo okazigis la duan.

Post hoc estas ekzemplo de falsaĵo pri aserto de la konsekvenco. Ĝi esprimeblas tiele:

  • La okazaĵo A okazis antaŭ ol la okazaĵo B.
  • Tial do, A okazigis B.

Post hoc rilatiĝas al la falsaĵo “korelativeco ne implicas kaŭzecon” aŭ cum hoc ergo propter hoc.

Ekzemploj redakti

Ekzemplo 1:

  1. La koko ĉiam kantas antaŭ la sunleviĝo.
  2. Tial, la kanto de la koko levigas la sunon.

Ekzemplo 2:

  1. La vendado de glaciaĵoj multe pliiĝas komence de junio.
  2. La trafikakcidentoj multe pliiĝas fine de junio.
  3. Tial, la pliiĝo de la vendado de glaciaĵoj okazigas la trafikakcidentojn.

Vidu ankaŭ redakti