Pozo Estrecho

Pozo Estrecho (signife mallarĝa puto) estas loko situa ĉirkaŭ 11 km norde de la centro de Cartagena, al kies municipa teritorio ĝi apartenas, ene de la ebenaĵo Campo de Cartagena, Regiono Murcio, Hispanio.

Pozo Estrecho mapa.svg

La samnoma diputación inkludas la domarojn Pozo Estrecho, La Rambla, Los Roses, Los Sánchez kaj Las Lomas.

Ties teritorio montras ebenan topografion kun altaĵoj averaĝe de 45 al 60 msm.

BibliografioRedakti

  • Gómez Vizcaíno, Juan Antonio (2003). Pueblos de Cartagena: Diputaciones del municipio, historia y patrimonio. Ayuntamiento de Cartagena. ISBN 84-931-7908-6.