Preĝejo Sankta Johano (Metebach)

La luterana vilaĝa preĝejo Sankta Johano (germane: St. Johannes) troviĝas en Metebach, kvartalo de Hörsel, Germanujo.

la protestantisma Johano-kirko en Metebach

Historio redakti

La ejo konstruiĝis en la 1130-a jaro verŝajne sur iam pagankulte uzita altebenaĵo laŭ romanika stilo. En 1712 oni alikonstruis ĝin laŭ komisio kaj financite de la vilaĝa estro. Li postlasis al la komunumo legacon de 500 regnaj taleroj. La interezoj de tiu ĉi kapitalo disdoniĝis ĉiujare je kristnaskofesto inter la malriĉuloj.

Tiam la interno nove fariĝis laŭ stilo de kamparana baroko kaj estis kreita steloplena barelvolbo.

La orgeno alvenis en la 1834-a jaro. Kirkoture pendas du sonoriloj, el kiuj unu portas la jardaton 1416, la dua estas de 1743.[1]

En 1972 ĝi malkonstruiĝis krom la dikaj muroj kaj la orgeno estis bruligita. Nur en 1998 eblis rekonstruo kaj meto de nova altaro. Hodiaŭ estas subtegmente gastoĉambro, komunuma salono kaj kuirejo. Benkaro laŭvica ne ekzistas, sed 70 seĝoj aranĝita en formo de U-o ĉirkaŭ al altaro. Laŭ neceso havas la kirkon kapaciton de lokoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

50.97011110.60859