Preĝejo Sankta Pantaleono (Könitz)

protestantisma kirko en kvartalo de Unterwellenborn

Preĝejo Sankta Pantaleono (germane: Pantaleonkirche) estas luterana kirko en Kónitz, kvartalo de Unterwellenborn, Germanujo (Schloßberg 17). La komunumo apartenas al la paroĥdistrikto de Kamsdorf-Könitz kaj al la eklezidistrikto de Rudolstadt-Saalfeld ene de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.

Pantaleono-kirko en Könitz
interno (2023)

Historio

redakti

Jam en 1200 ekzistis eta kapelo kun romanikaj kaj gotikaj volboj: ĝi estis pligrandigita en 1499. En 1690 ekis la konstrulaboroj por la nuna ejo samloke, kun transpreno de muraraj eroj de la antaŭula preĝejo..

Konsekro solena de la nova hala kirko okazis en la 21.10.1695: etendiĝo de la navo fariĝis kaj longece kaj larĝece. La orienta turo kun ardeza tegmento estas ĉe la ĥorejo: ĝia teretaĝo originas el la romanika ejo. Havas ĝi okangulan spajron kun aperta lanterno kaj pinta supro.

La altarejo estis estinta la antaŭa navo, dume la rektangula nuna navo havas okcidente barokan portalon. Ĉe la longaj vandoj estas du grandaj pilastroj, inter ili du ogivarkaj fenestroj. Ene estas du galerioj kaj ligna barelvolbo.

La predikeja altaro kaj la baptujo estiĝis ĉ. la 1700-a jaro. La orgenon kun 16 registroj, du klavaroj kaj pedalo konstruis en 1869 Carl Loesche el Rudolstadt.[1][2]

Restaŭradlaboroj de la kirko estanta sub patroneco de sankta Pantaleono el Nikomedio estis en 1772, 1881 kaj en 1976.

Literaturo

redakti
  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. orgendetaloj
  2. indekso de germanaj orgenoj
50.65044911.489006