Preĝejo Sankta Triunuo (Bad Langensalza)

La sentura preĝejo Sankta Triunuo (germane: DreifaltigkeitskircheGottesackerkirche) estas koncert-preĝejo en Bad Langensalza ĉe la enirejo al la ĝardeno Aboretum, situante en nordokcidenta parto de la ĉirkaŭfortikaĵo.

Interno de la Tombeja preĝejo en Bad Langensalza.
La preĝejo fotita de oriente, ĉe belvidejo nomata Okulo de Arguso.

Historio redakti

La rektangula preĝejo estis konstruoita inter 1734-39 el la travertin-ŝtonoj de la dum la Tridekjara milito detruita Mario-preĝejo. Ankaŭ la romparka portalo okcidente originas de tie kaj servas kiel enirejo al la kriptoj. Unue tiu ĉi grundo apartenis al la monakejo de la aŭgustenanoj, ĝis kiam en la 16-a jarcento faritis la urba tombejo surloke. La okcidenta parto venis en la posedon de la tukfarista gildo kiu vendis ĝin al la urbo den la 1733-a jaro. En la kartuŝo super la orienta ĉefa portalo memoratas la patroneco de duko Christian von Sachsen-Weißenfels kiu instigis la konstruon de la preĝejo. La kostojn surŝultrigis la urbo, la burĝoj kaj la gildoj.

Priskribo redakti

Kontraŭe al la sobra, simetrie farita ekstero surprizas onin la interno de la hala preĝejo per riĉaj barokaĵoj, kun duetaĝaj galerioj el ligno kaj ambonoaltaro de 1734. La volbaĵo tre pompe faritis per pentraĵoj barokaj en ovalaj medalionoj kaj stukaĵoj. Apartenas al la interno ankaŭ la reliefo de madono el la pereinta Mario-preĝejo, du barokaj epitafoj kaj orgeno de 1869. En 2008/09 estis ampleksaj restaŭradlaboroj; de post tio la tombeja preĝejo denove brilas kaj funkcias kiel koncert-preĝejo.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 26