Preĝejo Sankta Ulriko (Halle)

La Preĝejo Sankta Ulriko (germane Ulrichskirche) estas eksa preĝejo en Halle (Saale), Germanio, Leipziger Straße. Ekde 1976 ĝi funkcias kiel koncertejo.

Preĝejo Sankta Ulriko
kristana preĝejokoncerta domo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Lando Germanio vd
Situo Halle (Saale)
Adreso Christian-Wolff-Straße 2, 06108 Halle (Saale)
Situo
Geografia situo 51° 28′ 52″ N, 11° 58′ 22″ O (mapo)51.481211.9728Koordinatoj: 51° 28′ 52″ N, 11° 58′ 22″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Ulriko (Saksio-Anhalto)
Preĝejo Sankta Ulriko (Saksio-Anhalto)
DEC
Preĝejo Sankta Ulriko
Preĝejo Sankta Ulriko
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio
Situo de Preĝejo Sankta Ulriko
Map
Preĝejo Sankta Ulriko
vdr
La Preĝejo Sankta Ulriko en la urbocentro de Halle, nuntempe koncertejo

Historio redakti

La iama preĝejo de la Servistoj de Mario konstruitis inter 1370-1466. Temas pri dunava halo-preĝejo. Ĉe la alifunkciigo damaĝis valorajn partojn i.a. la galeriojn, la baptopelvon, la altaron, la altarejan seĝaron. En 1980 oni konstruis por la preĝejo fare de la firmao Sauer modernan orgenon.

Interne ĝis nun fascinas retvolbo kaj la baroka orgenfasado de la Förner-orgeno de ĉe la uesta emporo (kiu ne plu funkcias). La moderna portalo norda estas de Irmtraud Ohme, la reliefo por memori la pentriston Matthias Grünewald (mortinta en 1528 en Halle) estas de Gerhard Geyer. Ĉe la nordorienta pilastro de la flanka navo ankoraŭ videblas la gildosigno de la ĉarpentadaj lernoknaboj.

Gravuloj redakti

En tiu ĉi preĝejo baptitis Samuel Scheidt. Ĝis 1836 ĝi estis universitata preĝejo kaj pro tio ekzistas ankaŭ koneksoj kun la universitata predikisto Friedrich Schleiermacher.

Surloke estis la lasta deĵorloko pastora de August Hermann Francke, inter la orgenistoj menciindas Robert Franz. Franz, kiu vivis inter 1815-1892, fondis ankaŭ la ĝis hodiaŭ ekzistanta Kantada akademio de Halle; ekde 1859 li estis universitata muzikestro. Li engaĝiĝis pri la memoro de Baĉ kaj Händel; sur la universitata ringostrato troviĝas monumento de li. Antaŭulo lia sufiĉe fama estis Daniel Gottlob Türk (ĉirkaŭ la jaro 1774).

Ĉiujare la okazas ne tute 200 koncertoj en tiu ĉi koncertejo. Ekzemple okazas infana korusfestivalo, la Muzitagoj de Halle kaj la Händel-festivalo, kie la koncertejo ulrika ludas ĉiam gravegan rolon.

Puto antaŭ la preĝejo redakti

La puton antaŭ la preĝejo faris Gerhard Lichterfeld. Ĝi montras virinajn aktojn de la muzoj de muziko (Polyhymnia), de poezio (Kalliope), de danco (Terpsichore) kaj de la plastikaj artoj.

Eksteraj ligiloj redakti