Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso (Erfurto)

La evangelia vilaĝa Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso troviĝas en Rohda (Haarberg), sudorienta kvartalo de Erfurto.

La preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso ĉe la periferio de Erfurto.

Historio redakti

Ĝis 1717 troviĝis sur la grundo de la kirko eta kapelo kun turo. Ĝin oni malkonstruis por konstrui preĝejon (finfarita en 1755).

Arkitekturo redakti

La modesta barokstila kirko havas duoblan galerion kaj pupitro-altaron kun la enskribo Folget mir nach! (tradukite: Sekvu min!). La orgeno farita de la erfurtano Johann Georg Schröter estis translokita alien pro konstrulaboroj: remuntado ĝis nun ne eblis. La renovigo de la traboj kaj la muroj finis en 1990.

Eksteraj ligiloj redakti

esperante hejmpaĝo de la paroĥa komunumo germane