Preĝejo Sankta Karolo (Nova Urbo)

(Alidirektita el Preĝejo de Sta Karolo)

Preĝejo Sankta Karolo la Granda en Karlov (ĉeĥe kostel sv. Karla Velikého na Karlově) estas elstara vidindaĵo de la Nova Urbo de Prago, fondita en la jaro 1350 de Karolo la 4-a samtempe kun la kanonika monaĥejo de Sankta Aŭgusteno, konsekrita al Sankta Karolo la Granda. El la tempo de Karolo la 4-a postrestis sole la ekstera muro en formo de okedro; la originala plano estas la sama kiel tiu de la tombeja kapelo de Sankta Karolo la Granda en Aachen.

Preĝejo Sankta Karolo
kirko
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 4′ 7″ N, 14° 25′ 43″ O (mapo)50.0686111114.42861111Koordinatoj: 50° 4′ 7″ N, 14° 25′ 43″ O (mapo)

ArkitektoMatthias of Arras

Preĝejo Sankta Karolo (Nova Urbo) (Prago)
Preĝejo Sankta Karolo (Nova Urbo) (Prago)
DEC
Lokigo de Prago en Ĉeĥio

Map
Preĝejo Sankta Karolo

Vikimedia Komunejo:  Kostel Panny Marie a svatého Karla Velikého na Karlově [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Preĝejo Virgulino Maria kaj Sankta Karolo en Nova Urbo (Prago).

La sacerdotejo estas jam malfrugotika (1498), la volbo de la navo el la jaro 1575. Pluaj alkonstruaĵoj kaj la interna ekipo devenas el la 18-a jarcento. La apuda monaĥejo en baroka stilo estis starigata dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Imperiestro Jozefo II malfondis la monaĥejon en la jaro 1785 kaj en ĝi trovis lokon hospitalo. La preĝejo konsekrita al Karolo la Granda - populare nomata "Na Karlově" (Karolkorto) -estas speciale interesa pro la volbaĵo de la navo. Popola legendo transmetas ĝian konstruon en la tempon de Karolo IV, malgraŭ ĝia fakta deveno el la jaro 1575, dirante:

Dum la tempoj de impertestro Karolo IV vivis en Prago malriĉa konstruisto, kiu amis belan filinon de la vilaĝestro. La patro tamen rifuzadis doni ŝin al li, antaŭ ol li fariĝus fama. Ĉar poste ĝenerale sciiĝis, ke la impertestro intencas sur la -plej alta punkto de l' Nova Urbo starigi preĝejon, la juna konstruisto komencis fervore labori.

Liaj planoj plaĉis al la imperiestro tiel, ke li komisiis lin per ilia realigo. Jam dum leviĝado de la muroj oni vidis, ke temas pri konstruaĵo de nekonata beleco. Sed aperis ankaŭ enviuloj, kiuj kalumniis la junulon ĉe la imperiestro alflustrinte al li, ke tia senprudenta entrepreno povas nur fiaski. La imperiestro igis la konstruiston veni al li, informis lin pri la kalumniaĵoj, tamen garantiis al li sian konfidon kaj admonis lin daŭrigi la laboron. Sed la juna viro komencis dubi pri si mem.
Post kelkaj tagoj, kiam li, dubanta, tute sola vespere en la preĝejo restis, la murojn observante, kalkulante, pripens-ante kaj denove kalkulante, ekdormis li finfine elĉerpita. Jen ekstaris antaŭ li iu stranga fremdulo, kiu ofertis garantii bon-an sukceson de lia entrepreno. Oni bezonas nur signi la ŝuld-ateston. La konstruisto, torturita de dubo kaj senespero, donis sian subskribon.
Post nelonga tempo alproksimiĝis la tago de finkonstruo, la volbaĵo fiere leviĝis alten kontraŭ la ĉielo. Nur la trabaĵon oni bezonis ankoraŭ forpreni. Sed la laboristoj hezitadis pri tio ĉi timante, ke la volbo detruiĝos.
Tial la konstruisto decidis ekbruligi la trabaĵon. En feb-reca rapido li incediigis la preĝejon kaj elkuris. Baldaŭ karb-iĝis la traboj kaj tuj poste oni aŭdis surdigan bruegadon. La homoj, kiuj restadis en proksimeco, kriis, ke la volbaĵo dis-falis. La konstruisto, supozante, ke la diablo lin trompis, kuris freneziĝinta for de la preĝejo kaj senespere ĵetis sin en la riveron. Sed sole la trabaĵo falis teren. Ĉiuj admiradis la kon-struaĵon, precipe la neniam antaŭe viditan volbaĵon; la im-periestro tuj post trarigardo de la preĝejo ordonis serĉi la konstruiston por doni al li riĉan honorarion. Sed neniu kap-ablis trovi la mizerulon kaj nur post kelkaj tagoj oni eltiris lian kadavron el la rivero Vultavo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.