Prefiksoj de numeraloj

Matematiko > Nombro > Numeralaj Prefiksoj


Prefikso estas silabo komence (kaj sufikso - en la fino) de la vorto. Jen la listo de ofte uzataj numeralaj prefiksoj.

Prefikso Signifo Ekzemplaj E-vortoj
uni- lat. "unus" - unu unifiko; unikorno = unukornulo
mono- gr. "monos" - unu, unusola monologo; monopolo
bi- lat. "bi" - du, "bis" - dufoje biciklo; bimetalo; binara
tri- lat. "tri" - tri triangulo; trimestro; triumviro
kvadr- lat. "quater" - kvar kvadrilo; kvadriliono
kvint- lat. "quinta" - kvin kvinteto; kvintiliono
penta- gr. "pente" - kvin pentagono; pentateŭko
heks- gr. "hex" - ses heksaedro; heksametro
seks- lat. "sex" - ses seksteto; seksto
hept- gr. "hept" - sep heptatlono; heptagono
sept- lat. "sept" - sep septembro; septeto; septimo
okto- gr. ‘okto", lat. "octo" - ok oktavo; oktaedro; oktobro
novem- lat. "novem" - naŭ novembro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.