Premaera oleobarilo

Premaera oleobarilo estas instalaĵo por eviti, ke fluaĵoj flosantaj sur akvo povas disvastiĝi.

Aktiva premaera oleobarilo

Efikomaniero redakti

Premaero eliĝanta el subakva tubo supreniĝas multvezike kaj kuntiras akverojn. Per tio leviĝas la akvonivelo en la kampo de la veziketoj atingantaj la surfacon. La akvo forfluas flanken. Ekestas akvofluo, kiu kontraŭfluas eventuale etendiĝan naftotapiŝon kaj malhelpas la disvastiĝon trans la barilon.

Aplikado redakti

Per porohava tubo metita sur la fundon de akvaĵo oni povas debari ekz. havenbasenon, por eviti la disvastiĝon de oleoj kaj oleidoj eliĝintaj je la transŝarĝado. Tiuj ĉi tiam estas pli facile rekolekteblaj aŭ desuĉeblaj. Kompare kun meĥanikaj bariloj, ekz. flosilo, premaera oleobarilo havas la avantaĝon, ke ĝi ne malhelpas la trafikon sur la akvo kaj per en- kaj elŝaltado de la premaero estas simple aktivigebla kaj malaktivigebla.