Premio Diana Aitai

La Premio Diana Aitai estas esperanto-movada premio, kiun starigis UEA el fondaĵo per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai omaĝe al la memoro de lia filino Diana, kiu forpasis 22-jaraĝa en akcidento. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso en Universala Kongreso de Esperanto laŭ la rekomendo de ĝia dirigento. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

Premio Diana Aitai
honorigo
Nomita laŭ Diana Aitai
Fondita en 2012
vdr

En julio 2012, la premio unuafoje atribuiĝis, al la 22-jaraĝa ĉino Zhao Wenqi, studento de filozofio en la urbo Harbin.[1] En julio 2013, la honorigo estis duafoje atribuita, al la finna esperantistino Siru Laine, kiu studis en Islando, ne nur kantis en la Internacia Koruso de la tiujara Universala Kongreso en Rejkjaviko, sed krome estis membro de la Loka Kongresa Komitato, helpis kiel interpretisto kaj ĉiĉerono, kaj dum la UK instruis la islandan lingvon en la kadro de "la Islanda Eksprese".[2]

Referencoj redakti