Prepara konferenco por internacia radiotelefonia interkonsento

La Prepara konferenco por internacia radiotelefonia interkonsento okazis en Ĝenevo, 1924. Ĝi estis iniciatita de Internacia Centra Komitato kaj Svisa Radio-Elektra Societo por ordigi la ondolongojn, horaron kaj por starigi fakan internacian organizon. Partoprenis 40 instancoj. La konferenco, prezidita de la delegito de la Nederlanda Radiotelefona Societo esperantisto J. R. G. Isbrücker, dediĉis unu el la kvin kunsidoj al la lingva problemo kaj akceptis rezolucion, en kiu ĝi

"rekomendas al ĉiuj radiostacioj regulan momentan brodkastadon en Esperanto almenaŭ unu vesperon ĉiusemajne, je difinita tago, kaj kiom eble disaŭdigon de Esperanto-kurso, ĉar tiu lingvo montriĝis facila, klare aŭdebla kaj jam disvastigita inter aŭdantoj de ĉiuj landoj en konsiderinda proporcio".