Princlando de Beauluna

mikronacio kun postuloj super teritorio de la luno

La Princlando de Beauluna estas nederlanda mikronacio kun postuloj super teritorio de la luno. Ĝi estis fondita la 8-an de majo 2000 en protesto kontraŭ la nobelaro en Nederlando. En serĉo por koncedi nobelajn titolojn al ĉiu ajn homo, Princo Michel fondis la mikronacion. Laŭleĝe sub nederlanda juro, li vendas nobelajn titolojn kaj kun la mono li laŭ propra deklaro subtenas bonfarajn projektojn sur la tero.

Ekonomio redakti

La mikronacio havas sian propran pseŭdovaluton, nomata Lunar. La desajno de la 10-lunara monbileto kaj 1-lunara monero estis konceptita fare de la nederlandano Frank Verkerk, kiu ankaŭ desegnis la monbiletojn de la pseŭdovaluto Flandri por la belga mikronacio Grandduklando Flandrensis. Laŭdire, post tio pluraj pliaj mikronacioj petis la dezajniston evoluigi siajn monbiletojn kaj monerojn, sed li eksuferis malsanon kaj ĉesis desegni. Tiamaniere Beauluna kaj Flandrensis estas la solaj mikronacioj kun dezajnoj de lia mano[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti