Prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj

En geometrio, prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de uniformaj kontraŭprismoj komunigantaj la akson de turna simetrio.

Prisma kombinaĵo de n p/q-lateraj kontraŭprismoj
Plia nomo *q nepara: UC23
  • q para: UC25
Bildo
(n=2, p=5, q=3)
Bildo
(n=2, p=5, q=2)
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 2np
Lateroj 4np
Edroj 2n {p/q} (se ne p/q=2), 2np trianguloj
Komponantoj n p/q-lateraj kontraŭprismoj
Geometria simetria grupo nq nepara: np-obla kontraŭprisma D(np)d

nq para: np-obla prisma D(np)h

Geometria simetria grupo de komponanto q nepara: p-obla kontraŭprisma Dpd

q para: p-obla prisma Dph

vdr

Estas malfinia familio de prismaj kombinaĵoj de kontraŭprismoj.

Por ĉiu pozitiva entjero n>1 kaj por ĉiu racionala nombro p/q>2, ekzistas la kombinaĵo de n p/q-lateraj kontraŭprismoj, kun geometria simetria grupo:

  • D(np)d se nq estas nepara
  • D(np)h se nq estas para

Se p=2 kaj q=1, ĉi tio estas la kombinaĵo de n kvaredroj konsiderataj kiel degeneraj kontraŭprismoj.

En la lasta okazo, la kombinaĵo kun n=2 estas la stelookangulopluredro kaj havas pli grandan okedran simetrion Oh.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.