Programo de la nacia Konsilio de la Rezistado

Enhavo de la progamo de la nacia Konsilio de la Rezistado

Naskita de la arda volo de la francoj rifuzi la malvenkon, la Rezistado ne havas alian kialon por ekzisti ol la ĉiutaga batalo senĉese intensigita.

Tiu batalmisio ne devas ĉesi ĉe la Liberigo. Nur per arigo de ĉiuj siaj fortoj ĉirkaŭ la aspiroj preskaŭ unuanimaj de la Nacio, Francio retrovos sian moralan kaj socian ekvilibron kaj remontros al la mondo la bildon de sia grandeco kaj la pruvon de sia unueco.

Tial la reprezentantoj de la rezistadaj organizoj, de la sindikataj konfederacioj kaj de la politikaj partioj aŭ tendencoj arigitaj sine de la N.K.R, pridiskutinta en plena asembleo de la 15-a de marto 1944, decidis unuiĝi ĉirkaŭ la sekvanta programo, kiu entenas kaj tujan agplanon kontraŭ la premanto kaj dispoziciojn celantajn starigi, ekde la liberigo de la teritorio, pli justan socialan ordon.

I - TUJA AGPLANORedakti

La reprezentantoj de la rezistadaj organizoj, de la sindikataj konfederacioj kaj de la politikaj partioj aŭ tendencoj arigitaj sine de la N.K.R,

Esprimas sian angoron antaŭ la fizika detruo de la Nacio, kiun la hitlera premanto plufaras kun la helpo de la homoj de Vichy, per rabado, per forigo de ĉiu produktado utila al la francoj, per organizita malsatego, per pluteno de miliono da malliberigitoj en lageroj, per deportado de laboristoj je nombro de pluraj centoj da miloj, per malliberigo de 300.000 francoj kaj per ekzekuto de patriotoj plej kuraĝaj, el kiuj jam pli ol 50.000 mortfalis por Francio.

Ili proklamas sian volon liberigi la patrion strikte kunlaborante en la militaj operacioj, kiujn la franca armeo kaj la aliancaj armeoj entreprenos sur la kontinento, sed ankaŭ akceli ĝian liberigon, mallongigi la suferojn de nia popolo, savi la estontecon de Francio intensigante senĉese kaj per ĉiuj rimedoj la batalon kontraŭ la invadinto kaj ties agentoj, komencitan ekde 1940.

Ili petegas la anglajn kaj usonajn registarojn ne senrevigi plu longtempe la esperon kaj la fidon, kiujn Francio, same kiel ĉiuj popoloj premataj en Eŭropo, lokis en ilian volon faligi la nazian Germanion, per la ekigo de ampleksegaj militaj operacioj, kiu certigos, kiel eble plej rapide, la liberigon de la invaditaj teritorioj kaj tiel ebligos al la francoj, kiuj staras sur nia grundo kuniĝi al la aliancitaj armeoj por la decida batalo.

Ili insiste petas la francan komitaton por la nacia liberigo por ke ĝi uzu ĉiujn rimedojn por akiri la necesajn armilojn kaj disponigi ilin al patriotoj. Ili konstatas, ke la francoj, kiuj sciis kiel organizi la rezistadon, ne volas kaj cetere ne povas kontentiĝi je pasiva konduto en la atendo de ekstera helpo, sed ke ili volas militi, ke ili volas kaj devas disvolvi sian armitan rezistadon kontraŭ la invadinto kaj la premanto.

Krome, ili konstatas, ke la franca rezistado devas aŭ batali aŭ malaperi; ke post defenda agado, ĝi alprenis nun atakan karakteron kaj ke nur la disvolvo kaj la ĝeneraligo de la atako de la francoj kontraŭ la malamiko ebligos al ĝi pluvivi kaj venki.

Fine, ili konstatas ke la multiĝo de la strikoj, la amplekso de la laborĉesoj en la 11-a de Novembro kiu, en multaj kazoj, estis efektivigitaj en la unuiĝo de la mastroj kaj laboristoj, la fiasko trudita al la plano por la deportado de la junaj francoj al Germanio, la grandioza batalo, kiun kondukas, kun la apogo de la loĝantoj, en la Alpoj, en la centra montaro, en la Pireneoj kaj en la Cevenoj, la junaj francoj en la makisoj, avangardo de la liberiga armeo, montras brile ke nia popolo estas tute engaĝinta en la batalo kaj ke ĝi devas daŭrigi kaj pligrandigi tiun batalon.

Konsekvence, la reprezentantoj de la rezistadaj organizoj, de la sindikataj konfederacioj kaj de la politikaj partioj aŭ tendencoj arigitaj sine de la N.K.R.

Deklaras, ke nur per la organizado, la pliintensigo de la batalo kondukata de la armitaj fortoj, per la konsistigitaj organizoj, per la homamasoj, povos realiĝi la vera unuiĝo de ĉiuj patriotaj fortoj por la realigo de la nacia liberigo, neapartigebla, kiel diris generalo De Gaulle, de la nacia ribelego kiu, tiel pretigita, estos estrata de N.K.R., sub la aŭtoritateco de la C.F.L.N, ekde kiam la militaj kaj politikaj cirkonstancoj ebligos certigi, eĉ je la prezo de pezaj foroferoj, ĝian sukceson.

Ili esperas, ke la operacioj por la Liberigo de la lando, antaŭvidita en la plano de la alianca stabo, povos, eventuale, esti antaŭigitaj dank' al la helpo alportita de la francoj en la batalo engaĝita kontraŭ la komuna malamiko, kiel montris la glora ekzemplo de la korsikaj patriotoj.

Ili asertas solene, ke Francio kiu, malgraŭ la armistico, plumilitis senpaŭze, volas, pli ol antaŭe, disvolvi la batalon por partopreni en la liberigo kaj en la venko.

***Redakti

Por aktivigi la energirimedegojn de la franca popolo, por direkti ilin al la savagado en la unuiĝo de ĉiuj voloj, N.K.R. decidas:

Inviti la responsulojn de la jam ekzistantaj organizoj konsistigi urbajn, vilaĝajn kaj kompaniajn komitatojn, per la kunordigo de la grupoj, kiuj nun ekzistas, per la konsistigo de komitatoj tie, kie nenio ankoraŭ ekzistas kaj rekruti neorganizitajn patriotojn.

Ĉiuj tiuj komitatoj estos lokitaj sub la regado de Departementaj Komitatoj de la Liberigo (DKL). Ili estos sub la aŭtoritateco de la DKL, kiu transsendos al ili, kiel direktivojn, la agan platformon kaj la politikan linion deciditan de NKR.

La celo de tuj komitatoj estos, je la vilaĝa, loka kaj kompania nivelo, partoprenigi laŭ efektiva maniero ĉiujn francojn en la batalo kontraŭ la malamiko kaj kontraŭ la agentoj de Vichy, kaj per solidareco kaj per aktiva asisto de la patriotoj sub la impulso kaj subteno donitaj al la depostuloj de nia popolo. Super ĉio, ilia precipa tasko estos mobilizi kaj trejni la francojn, kiujn ili estos sukcesintaj arigi, al la armita agado por la Liberigo.

Tiuj komitatoj devos, laŭ la cirkonstancoj kaj sin konformantaj al la instrukcioj donitaj de DKL, apogi kaj gvidi ĉiujn operaciojn kondukatajn de la francoj kontraŭ la premaj kaj ekspluataj formoj truditaj de la esktera kaj interna malamiko.

Tiuj komitatoj devos:

1) Disvolvi la batalon kontraŭ la deportado kaj helpi la rifuzantojn sin kaŝi, sin nutri, sin vesti kaj sin defendi, forprenante tiel fortojn de la malamiko kaj pligrandigante la homan potencon de la rezistado ;

2) Ĉasi kaj puni la agentojn de la Gestapo kaj de la Milicio de DARNAND same kiel la fidenunculojn kaj la perfidulojn ;

3) Disvolvi efektivan batalspiriton por la subpremo de la nazioj kaj de la francaj faŝistoj ;

4) Disvolvi, iuflanke, la solidarecon inter la malliberigitoj kaj deportitoj; aliflanke, la solidarecon al la familioj de ĉiuj viktimoj de la hitlera kaj vichy-a teroro ;

5) Konsentite kun la rezistaj sindikataj organizoj, batali por la vivo kaj la sano de la francoj, por ĉiutaga kaj senĉesa batalo, per peticioj, manifestacioj kaj strikoj, por gajni plialtigon de la salajroj kaj enspezoj, blokitaj de Vichy kaj de la germanoj, kaj necesajn nutrokvanton kaj atribuadon de unuakvalitaj varoj, reduktitaj per la reglamentado de Vichy kaj la rekvizicioj de la malamiko, por redoni al la loĝantaro vivminimumon pri nutrado, hejtado kaj vestado ;

6) Defendi la vivstaton de la maljunaj batalantoj, de la malliberigitoj, de la edzinoj de malliberigitoj, organizante la batalon por ĉiuj apartaj depostuloj ;

7) Konduki ribelon kontraŭ la rekvizicioj de agraj varoj, de krudaj materialoj kaj de industriaj instalaĵoj far la malamiko; saboti kaj paralizi la produktadon destinitan al la malamiko kaj ties transportojn per ŝoseoj, fervojoj kaj akvovojoj ;

8) Defendi interne de la kampara korporacio, la produktantojn kontraŭ la ekscesaj deprenoj, kontraŭ la nesufiĉaj impostoj, kaj batali por la anstataŭigo de la sindikatoj je la soldo de Vichy kaj de Germanio per kamparanoj sin dediĉintaj al la interesaro de la franca kamparanaro.

Tiel batalantaj kaj dank' al la apogo de solidareco kaj de batalemeco disvolvitaj per tiu batalo, la komitatoj urbaj, vilaĝaj kaj kompaniaj devos samtempe kaj plie :

a) Plifortigi la armitajn organizojn de la Internaj Francaj Fortoj per kreskigo de patriotaj grupoj: liberaj grupoj, liberpafistoj kaj partizanoj, rekrutitaj aparte inter la rifuzantoj ;

b) Konsentite kun la naciaj, regionaj kaj departementaj staboj de la IFF, organizi patriotajn miliciojn en la urboj, kamparoj kaj kompanioj, kies komandado estos faciligita de inĝenieroj, teknikistoj, instruistoj, ŝtataj funkciuloj kaj rezervistaj kadroj, kaj kiuj estas destinitaj defendi la publikan ordon, la vivon kaj la bienojn de la francoj kontraŭ la teroro kaj la provokado, certigi kaj teni la efektivan starigon de la aŭtoritateco de la departementaj komitatoj de la Liberigo super ĉio, kio estis aŭ estos kreita sur tiu kampo por la strikta alligo al la IFF kies aŭtoritateco kaj disciplino devas esti obeata de ĉiuj.

Por certigi la plenan efikecon de la dispozicioj skribitaj ĉi-super, la N.K.R. preskribita de la nacia stabo de la Internaj Francaj Fortoj, zorge preparanta la kunlaboron kun la aliancanoj kaze de albordiĝo, devas samtempe::

1) Doni ordon al ĉiuj grupoj de I.F.F batali ekde nun kontraŭ la malamiko, incitadi ĝiajn trupojn, paralizante ĝiajn transportilojn, ĝiajn komunikojn kaj ĝiajn militproduktadojn, kaptante ĝiajn armilajn kaj minuciajn deponejojn por provizi la patriotojn ankoraŭ senarmajn ;

2) Disdonigi la deponejojn de ankoraŭ ne uzataj armiloj inter la grupoj konsiderataj de ĝi kiel la plej kapablaj utile batali ekde nun kaj en proksma estonteco ;

3) Organizi racie la batalon laŭ la plano starigita de la aŭtoritatoj kompetentaj je la regiona, departementa aŭ loka nivelo, por atingi maksimuman efikecon ;

4) Kunordigi la militan agadon kun la rezista agado de la naciamaso, proponante kiel celon al la paramilitaj regionaj organizoj apogi kaj ŝirmi la patriotajn manifestaciojn, la depostulajn movadojn de la edzinoj de malliberigitoj, de la kamparanoj kaj de la laboristoj kontraŭ la hitlera polico, malebligi la rekviziciojn de proviantoj kaj de industriaj instalaĵoj, la amasarestadojn organizitajn kontraŭ la rifuzantoj kaj la strikantaj laboristoj kaj defendi la vivon kaj la liberecon de ĉiuj francoj kontraŭ la barbara subpremo de la provizora okupanto.

***Redakti

Tiel, per la apliko de la decidoj de tiu ĉi programo por komuna agado, ekestos, en la agado, la striktan unuiĝon de ĉiuj patriotoj, sen distingo de politikaj, filozofiaj aŭ religiaj opinioj. Tiel, konsistiĝos en la batalo sperta armeo, bone trejnita, komandata de danĝerelspertintaj estroj, armeo kapabla ludi sian rolon kiam la kondiĉoj de la nacia insurekcio estos plenumitaj, armeo, kiu iom post iom plikreskigos siajn celojn kaj armilaron.

Tiel, per la klopodo kaj la foroferoj de ĉiuj, pli fruos la horo de la liberigo de la nacia teritorio ; tiel la vivo de miloj da francoj povos esti savita kaj vastaj riĉaĵoj povos esti konservitaj.

Tiel, en la batalo, sin forĝos Francio pli pura kaj pli forta, kapabla komenci post la Liberigo la plej grandan rekonstruan kaj renovigan verkon de la patrio.

II - DISPOZICIOJ APLIKOTAJ EKDE LA LIBERIGO DE LA TERITORIORedakti

Unuiĝintaj al la trafota celo, unuiĝintaj pri la rimedoj uzotaj por atingi la celon, kiu estas la rapida liberigo de la teritorio, la reprezentantoj de la movadoj, grupoj, partioj kaj politikaj tendencoj arigitaj sine de NKR proklamas, ke ili firme decidas resti unuiĝintaj post la Liberigo :

1) Por starigi la provizoran registaron de la Respubliko, konsistigita de generalo De Gaulle, por defendi la ekonomian kaj politikan sendependecon de la nacio, por restarigi Francion en ties potencon, en ties grandecon kaj en sian universalan mision ;

2) Por zorgi pri la puno de la perfiduloj kaj la forigo el la administracio kaj el la profesia vivo de tiuj, kiuj estos farinta pakton kun la malamiko aŭ kiuj estos asociiĝintaj aktive al la politiko de la kunlaboraj registaroj ;

3) Por postuli la konfiskon de la bienoj de la perfiduloj kaj nigramerkataj ŝakristoj, la starigon de progresiva imposto pri la militprofitoj kaj pli ĝenerale pri la profitoj gajnitaj malfavore al la popolo kaj al la nacio dum la okupa periodo same kiel la konfiskon de ĉiuj malamikaj bienoj, inkluzive de la partoprenoj faritaj post la armistico de la registaroj de la Akso kaj de ties ŝtatanoj, en la ĉiutipaj francaj kaj koloniaj kompanioj, kun konsistigo de tiuj partoprenoj en necedeblan nacian heredaĵon ;

4) Por certigi :

la starigon de la plej larĝa demonkratio, redonante la parolon al la franca popolo per la restarigo de la universala voĉdonado ;
la plenan liberecon pri pensado, konscienco kaj esprimo ;
la liberecon de la gazetaro, ties honoron kaj ties sendependecon de la ŝtato, de la monpotencoj kaj de eksterlandaj influoj ;
la liberecon de asociiĝo, de kunveno kaj de manifestacio ;
la neperforteblecon de hejmo kaj la sekreton de korespondado ;
la respekton de la homa persono ;
la absolutan egalecon de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝoj ;

5) Por promocii la farendajn reformojn, kiuj estas :

a) Sur la ekonomia kampo :

la starigo de vera socia kaj ekonomia demokratio, implicanta la forigon de la grandaj ekonomiaj kaj financaj feŭdaĵoj

de la direktejo de ekonomio ;

racia organizado de la ekonomio certigante la submetiĝon de la individuaj interesoj al la ĝenerala intereso, liberigita de la profesia diktaturo starigita laŭ la modelo de la faŝistaj ŝtatoj ;
la intensigo de la nacia produktado laŭ la linioj de plano decidita de la ŝtato, post konsulto de ĉiuj reprezentantoj el ĉiuj elementoj de tiu produktado ;
la redono al la nacio de la gravaj rimedoj de monopolaj produktadoj, fruktoj de la komuna laboro, de la energifontoj,

de la subgrundaj riĉaĵoj, de la sekurkompanioj kaj de la gravaj bankoj ;

la disvolvo kaj la subteno de la agrikulturaj kaj metiaj produktaj, aĉetaj kaj vendaj kooperativoj ;
la rajto okupi, en la kompanioj, la funkciojn de regado kaj de administrado, por la laboristoj, kiuj posedas la necesajn kapablojn, kaj la partopreno de la laboristoj en la direktado de ekonomio.

b) Sur la sociala kampo :

la rajto pri laboro kaj la rajto pri ripozo, parte per la restarigo kaj la plibonigo de la kontrakta reĝimo de la laboro ;
grava realĝustigo de la salajroj kaj la garantio de enspeza kaj salajra nivelo, kiu certigas al ĉiu laboristo kaj al ties familio sekurecon, dignecon kaj eblecon de plene homa vivo ;
la garantio de nacia aĉetpovo en politiko ema al monstabileco ;
la rekonstruo, laŭ ĝiaj tradiciaj liberecoj, de sendependaj sindikatoj, kun larĝaj povoj en la organizado de la sociala kaj ekonomia vivo ;
kompleta plano pri sociala asekuro, celanta certigi al ĉiuj civitanoj, vivrimedojn, en ĉiuj kazoj, kiam ili ne kapablas akiri ilin per laboro, kun administrado fare de la reprezentantoj de la koncernitoj kaj de la ŝtato ;
la sekureco pri dungo, la reglamentado de la dungaj kaj maldungaj kondiĉoj, la restarigo de la laborejaj delegitoj ;
la plialtigo kaj la sekureco de la vivnivelo de la kamparaj laboristoj per politiko de agrikulturaj enspezigaj prezoj, pliboniganta kaj ĝeneraliganta la sperton de la Oficejo de la tritiko, per sociala leĝaro atribuanta al la kamparaj salajruloj, per la starigo de justa stato de farmo kaj partfarmo, per faciligoj al la junaj kamparaj familioj por fariĝi proprietuloj kaj por la realigo de kampara ekipoplano ;
aĝopensio ebliganta al maljunaj laboristoj travivi digne siajn tagojn ;
la kompenso al la sinistroviktimoj, monatribuoj kaj pensioj al la viktimoj de la faŝista teroro.

c) la etendigo de la ekonomiaj, socialaj kaj politikaj rajtoj de la indiĝenaj kaj koloniaj loĝantaroj.

d) la efektiva ebleco por ĉiuj francaj infanoj profiti pri instruo kaj aliri al la plej disvolvita kulturo, iu ajn estas la riĉeco de iliaj gepatroj, por ke la plej altaj funkcioj estu vere alireblaj de tiuj, kiuj havas la kapablojn necesajn por plenumi ilin kaj ke tiel estu promociita vera elito, ne denaska sed promerita, kaj konstante renovigita per popolaj aldonoj.

Tiel estos fondita nova Respubliko, kiu forbalaos la reĝimon de maldigna reakcio starigitan de Vichy kaj kiu redonos al la popolaj kaj demokrataj institucioj la efikecon, kiun perdigis al ili la koruptaj kaj perfidaj entreprenoj, kiuj antaŭis la kapitulacon.

Tiel ebla fariĝos demokratio, kiu unuigos al la efektiva kontrolo farata de la popolelektitoj la daŭrecon de la registara agado.

La unuiĝo de la reprezentantoj de la Rezistado por la agado en la estanteco kaj en la estonteco, por la supera intereso de la patrio, devas esti por ĉiuj francoj konfidpruvon kaj stimulilon. Ĝi devas instigi ilin forĵeti ĉiun ajn spiriton de aparteco, ĉiun ajn dividincitilon, kiu povus bremsi ilian agadon kaj servi nur al la malamiko.

Do, antaŭen! en la unuiĝo de ĉiuj francoj arigitaj ĉirkaŭ la C.F.L.N kaj ties prezidanto generalo De Gaulle !

Antaŭen por la batalo, antaŭen por la venko por ke FRANCIO VIVU !

LA NACIA KONSILIO DE LA REZISTADO