Progressiva
Progressiva estas planlingvo kreita de Mattia Suardi kiu uzas kromnomon Suhardian en 2003.
Gramatiko
redaktiAlfabeto kaj prononco
redaktiLa projekto uzas la latinan alfabeton sen diakritikoj. Malsame al Esperanto:
- C sonas /k/ antaŭ a, o, u, kaj /s/ antaŭ e kaj i.
- CC sonas /ks/;
- CH sonas /ĉ/ aŭ /k/ laŭetimologio.
- RH sonas /r/;
- TH sonas /t/;
- J sonas /ĵ/;
- PH sonas /f/;
- QU sonas /kŭ/;
- SC sonas /s/;
- SH sonas /ŝ/;
- TI antaŭ vokalo sonas /si/;
- W sonas /ŭ/;
- X sonas /ks/;
- Y sonas /j/;
- Z sonas /dz/;
Morfologio
redaktiLa difina artikolo estas "e". Estas nedefina artikolo "un".
Ne estas finaĵo por substantivo. La pluralon oni faras per -s aŭ -es: castle/castles (kastelo/kasteloj); linx/linxes (linko/linkoj).
La adjektivo ne varias.
Derivataj adverboj finiĝas per -li.
Personaj pronomoj estas
- en nominativo: yo (mi), tu (ci), el (li), ea (ŝi), it (ĝi), nos (ni), vos (vi) kaj nan (ili);
- en akuzativo: me (min), te (cin), le (lin), la (ŝin), it (ĝin), nos (nin), vos (vin), nan (ilin).
La adjektivoj posesivoj estas mi (mia), tu (cia), ,su (lia, ŝia, ĝia, sia), nos (nia), vos (via), nan (ilia). Oni ne povas uzi ilin kiel pronomojn.
La infinitivon de l' verbo oni faras per la vorteto ta: ta happen (esperi). La baza formo de l' verbo estas la radiko, per la vorteto 'a oni formas la pasinton kaj per vorteton 'yo oni faras la futuron: ta ris/ yo ris/ yo'a ris/ yo'yo ris (ridi/ mi ridas/ mi ridis/ mi ridos).
Sintakso
redaktiLa adjektivo ĉiam venas antaŭ substantivo. La adverbo venas ĉiam antaŭ la verbo.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://freeweb.supereva.com/linguaprogressiva/index.htm?p[rompita ligilo] (itale)
- http://fun.supereva.it/linguaprogressiva/ProgressivaPDF_English.pdf[rompita ligilo] angle