Projekta diskuto:Azia monato 2020

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by KuboF Hromoslav in topic Kvanto da vortoj

Demando pri Rusio redakti

Ĉu dum la Azia Monato Rusio kaj iama Sovetunio kalkuliĝas kiel azia lando aŭ ne? Ĉu eblas verki pri ili?   JabieroKubo (diskuto) 06:08, 3 nov. 2020 (UTC)Reply

@JabieroKubo: Pri la Azia parto jes, pri la Eŭropa parto ne. Kaze de dubo, prefere demandu anticipe. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:31, 3 nov. 2020 (UTC)Reply

Kvanto da vortoj redakti

Karaj @Fenikals kaj KuboF Hromoslav: mi kreis plurajn artikolojn kaj ial la vortkvanto ne bone kalkuliĝis: Ekzemple ĉe Hum Aapke Hain Koun..! ĝi aperas kun 245 vortoj, kio estas nur la intro (komenca priskribo) dum ĝi ne enkalkulis aliajn subtitolojn. Io simila okazis ĉe 3 Idiotoj kun 226 vortoj (ĉu eble ne enkalkuliĝis la rolularo pro tio ke ĝi estas kvazaŭ listo?).

Ĉe Nguyễn Ngọc Trường Sơn aperas 289 vortoj, je la komenco pli malpli tiom da vortoj estis sed mi ampleksigis sufiĉe multe dufoje la artikolon, ĉu tio ankaŭ enkalkuliĝus?

Baskaran Adhiban estis ne akceptita_kvankam ĝi plenumas la bazajn postulojn (ĉu eble estas pro tio ke je la kreita dato io mankis?). Nur mi redaktis ĝin (dufoje)!

Pluraj el tiuj demandoj povus esti utilaj por venontaj konkursoj 😀. Mi mem testas la sistemon por iam organizi Projekto:Afrika monato. Mi aparte treege ŝatas ĝin.   JabieroKubo (diskuto) 00:33, 19 nov. 2020 (UTC)Reply

JabieroKubo: Ŝajnas al mi, ke vere temas pri listeco de artikoloj. La konkurso estas starigita tiel, ke listoj ne estas akceptataj, do ŝajne la ilo ilin ignoras. Tamen, viaj artikoloj ne estas listoj (laŭ priskribo en la reguloj), do ili rajtas parotpeni. Prefere de tiuj listecaj partoj (Krom "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj" ks) forgu la bulojn, tiel ke ĝi ne plu aspektu kiel listo kaj aldonu la artikolojn en la ĵurian ilon. Je la 2-a de Decembro denove aldonu la listojn. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:50, 30 nov. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Azia monato 2020".