#1Lib1Ref 15-a de Januaro – 5-a de Februaro 2021

Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion.

La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto).

La kampanjo de Januaro-Februaro 2021 jam finiĝis. Dankon pro via partopreno!
Vi estas bonvena daŭre aldonadi referencojn al artikoloj! La organizanto ankoraŭ ne decidis pri sekvaj kampanjoj #1Lib1Ref.


Resumo de tiu ĉi paĝo
Por partopreni:
  1. Aldonu referencojn al artikoloj.
  2. En resumon de redakto skribu #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE
    • Se vi redaktas artikolon pri homaj rajtoj, aldone skribu ankaŭ #WikiForHumanRights
  3. Aliĝu al registrilo de kontribuantoj

Kial partopreni redakti

Kiu alia ol bibliotekistoj havas tiom bonajn kondiĉojn por bontenado de kvalito de referencoj en la Esperanta Vikipedio? Bibliotekistoj estas spertuloj pri serĉado kaj provizado de informoj kaj dum sia laboro ĉiutage laboras pri libroj kaj gazetoj, kiuj estas por Vikipedio grandvaloraj fontoj de informoj.

Ĉiu enhavo, kiu ne estas subtenita per fidindaj fontoj, povas esti forigita de iu ajn. Tial, kiam vi aldonas al Vikipedio iun enhavon, ĉiam aldonu al ĝi ankaŭ enliniajn citaĵojn (en Vikipedio ni nomas ilin referencoj). Referencoj ebligas al aliaj Vikipedianoj kaj legantoj kontroli ĝustecon de la enhavo.

Referencoj?! redakti

"Referencoj" en Vikipedio aperas kiel blua numero en krampoj en supra indekso post aserto (kiel post tiu ĉi frazo).[1] Kvankam en ĝenerala lingvouzo "referenco" temas pri ajna citado, en Vikipedio temas specife pri enteksta citado (tial listigo de fontoj fine de artikolo ne sufiĉas).

Fine de artikolo aspektas listo de referencoj jene:

Kion fari? redakti

Video (1:09) Montro de aldonado de referenco el libro (en la ĉeĥa Vikipedio)

Aldonu referencon:

  1. Trovu artikolon al kiu mankas referenco (ekz. kun senfontaj asertoj, sen referencoj, sen fontindiko, sen fontoj, sen sufiĉaj fontoj)
  2. En la trovita artikolo, trovu aserton, kiu bezonas referencon al fidinda fonto. Ĝi povas esti markita per "[mankas fonto]". Alternative simple trovu frazon, kiu asertas gravan, kontrolindan aferon, sed ne havas referencon.
  3. Aldonu vian referencon. (bazaj instrukcioj en la video supre)
    1. Klaku la butonon "Redakti"
    2. Klaku en la tekston, post la frazon kiu bezonas referencon. En la supra ilobreto klaku "Citi" kaj en la aperinta menuo klaku "Baza".
    3. Klaku al "Enmeti" kaj poste al "Ŝablono".
    4. Komencu skribi "Citaĵo el" - aperos listo da proponoj, de kiuj vi elektu (se vi citas de libro, elektu "Citaĵo el libro"). Plenigu la kampojn kiuj aperas.

Post aldono de la referenco, publikigu vian redakton (vidu suban bildon):

  1. Alklaku Publikigi la ŝanĝojn….
  2. Plenigu la resumon de la redakto, skribu ekz. "Aldono de referenco" kaj certe aldonu la etikedojn #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE (ĉi tiu estas la sola maniero kiel ni rimarkos, ke vi aliĝis al la kampanjo!).
  3. Alklaku Publikigi la ŝanĝojn.
  4. (nur unuafoje, poste ĝi plu validos) Aliĝu al mezurado.

Via redakto tuj montriĝos en Vikipedio kaj post kelkaj minutoj aperos en jenaj raportoj: #1Lib1Ref, #1Lib1RefCEE, #WikiForHumanRights .

 

Venu al ĉasado de senfontaj asertoj en Vikipedio redakti

Januaro estas la plej malvarma monato.[mankas fonto]

Januaro estas la plej malvarma monato en la norda hemisfero de Tero.[1]
Ŝalti Citation Hunt

Citation Hunt („Ĉaso de citaĵoj“) estas ilo, kiu en la Esperanta Vikipedio serĉas senfontajn asertojn. De centoj da markitaj senfontaj asertoj ĝi montras iun hazardan - vi povas aldoni fonton al ĝi aŭ serĉi alian aserton. Vi povas limigi temon de artikoloj per entajpo de via preferata temo en la tekstujon en suba parto.

Partoprenu en la konkurso redakti

Vi povas ankaŭ partopreni en la konkurso! Unuopaj lingvaj versioj de Vikipedioj konkursas por plej multaj aldonitaj referencoj. Tial sencas partopreni eĉ per nur 1 referenco!

Mi volas konkursi!


Premioj redakti

Aldone al la kutima kampanjo, okazas 2 subkampanjoj: pri homaj rajtoj, kaj pri la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo (Esperanto povas partopreni en ili ambaŭ).

Premioj estas atestiloj kaj eblo elekti varojn la Vikimedia Vendejo en certa valoro (vidu sube). Premioj ne estas monaj!

Homaj rajtoj
Por partopreni: (aldone al la aliaj kradetikedoj!) uzu en viaj resumoj de redaktoj la kradetikedon #WikiForHumanRights
Premioj:
Por la 2 kontribuantoj, kiuj aldonis plej multajn referencojn en ajna lingvo:
  1. 80 usonaj dolaroj
  2. 50 usonaj dolaroj
Por pliaj 3 kontribuantoj, kiuj aldonis plej multajn referencojn en lingvo ekster la 6 lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj: 40 usonaj dolaroj (po persono)
Centra kaj Orienta Eŭropo
Esperanta Vikipedio povas partopreni (eĉ se vi loĝas ekster la regiono).
Por partopreni: (aldone al la aliaj kradetikedoj!) uzu en viaj resumoj de redaktoj la kradetikedon #1Lib1RefCEE
Premioj:
  • 10 plej aktivaj de ĉiu komunumo: atestilo de la Fondaĵo Vikimedio.
  • La plej aktiva de la regiono: 50 usonaj dolaroj
  • La plej aktiva kontribuanto de la plej aktiva komunumo de la regiono: 50 usonaj dolaroj

Eksteraj ligiloj redakti