Projekto:Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021/Partoprenu

#WPWP 2021

Reta redakta maratono por aldoni plurmediaĵojn al artikoloj
Reguloj

Resumo: Plurmediaĵoj (bildoj, sonoj, videoj) aldonitaj al artikoloj, kun priskribo en Esperanto, poentoj laŭ kvanto de artikoloj, dum Julio kaj Aŭgusto 2021.

  • Tempo: plenaj Julio kaj Aŭgusto 2021.
  • Akceptataj plurmediaĵoj: bildoj (fotoj, skanaĵoj, desegnaĵoj, movbildoj, diagramoj kaj aliaj bildoj), sonoj, videoj.
  • Vikiaj kriterioj: plurmediaĵo aldonas utilan enciklopedian enhavon al la koncerna artikolo.
  • Lingva nivelo: aldonita plurmediaĵo havas priskribon en bonkvalita Esperanto.
  • Viki-novuloj: partoprenanto estas konsiderata "viki-novulo" se antaŭ komenco de la konkurso faris malpli ol 500 redaktojn kune en ĉiuj Vikimediaj projektoj.
  • Poentoj: 1 poento kontraŭ 1 artikolo, al kiu estis aldonita plurmediaĵo.
  • Organizantoj: rajtas partopreni; ne rajtas gajni premion.
  • Malakcepto: organizanto rajtas malakcepti konkretajn kontribuojn, certan parton de kontribuoj de specifa konkursanto, kaj plene eksigi konkursanton, se tiu kontribuas kontraŭ spirito de la konkurso.
Konsiloj