Protamino
arginino-plena proteino en spermatozoo
En biologio, la protaminoj estas familio de malgrandaj proteinoj troviĝanta en spermatozooj de animaloj.
Priskribo redakti
Protaminoj estas malgranda proteino plena je arginino. Dum la unuploida fazo de spermatogenezo, protamino anstataŭigas histonojn.
Protaminoj pakas DNA-on pli dense ol histonoj, sed tiu DNA devas esti maldensigita por proteina sintezo.
Protaminoj en homoj redakti
En homoj, ekzistas du protaminoj: PRM1 kaj PRM2. Proksimume 10–15% de la genaro de la spermatozoo estas pakita de histonoj, kaj la resto de protaminoj.[1]
Medicina uzo redakti
Kelkaj protaminoj estas uzataj kiel medikamentoj diversmaniere:
- Dum kardia kirurgio
- Kiel livera mekanismo por genterapio
- Kiel drogo kontraŭ obezeco
Referencoj redakti
- ↑ Balhorn, R. (2007). “The protamine family of sperm nuclear proteins”, Genome Biology (en) 8 (9), p. 227. doi:10.1186/gb-2007-8-9-227.