Provinco Ĝelfa

La Ĝelfa (arabe: ولاية الجلفة ) estas unu el la 48 provincoj de Alĝerio. Ĝia ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Ĝelfa kaj troviĝas je 1.240 metroj, kun seka kaj arida klimato en somero kaj malvarma en vintro.

Algeria-Djelfa.png

Ĝi estis establita per la administra reorganizado de 1974, kaj ĝi konsistas el 36 municipoj kaj 12 distriktoj kun entute pli ol 800.000 loĝantoj.