Provinco Kurikoo

(Alidirektita el Provinco Curicó)

Provinco Kurikoo estas provinco de Ĉilio. Ĝi situas en la nordo de Regiono Maŭlo. Ĝi havas areon de 7 486,7 km² kaj en 2017 ĝi havis loĝantaron de 288 880 homoj (laŭ Wikidata). Ĝia provinca ĉefurbo estas Curicó.

Provinco Kurikoo
Provinco
Blazono
provinco de Ĉilio [+]

LandoĈilio
RegionoMaule

ĈefurboCuricó
- koordinatoj35° S, 71° U (mapo)-34.95-71.1Koordinatoj: 35° S, 71° U (mapo)
Areo7 280,9 km² (728 090 ha) [+]

Loĝantaro288 880 [+] (2017)
Denseco39,68 loĝ./km² [+] [+]

Provinco Kurikoo (Tero)
Provinco Kurikoo (Tero)

Provinco Kurikoo (Ĉilio)
Provinco Kurikoo (Ĉilio)
DEC
Provinco Kurikoo
Provinco Kurikoo

Map
Provinco Kurikoo

Vikimedia Komunejo:  Curicó Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Montardeklivaro de la provinco de Curicó.

Historio redakti

La 26an de oktobro 1865 kreiĝis la Provinco de Kurikoo kun tri departementoj.[1] Ĉi tiu leĝo distranĉis la Departementon de Kurikoo disde la Provinco de Kolĉagvo, kaj kreigis la Departementon de Viĉukeno kaj la Departementon de Sankta Kruco.

Departemento Ĉefurbo
Kurikoo Kurikoo
Sankta Kruco Sankta Kruco
Viĉukeno Curicó

La 30an de decembro de 1927 per la Dekreto 8582, oni dividis la provincon de Kurikoo inter la Provinco de Kolĉagvo kaj la Provinco Talca. Krome, oni malaperigis la Departementon de Viĉukenon kaj oni kreis la Departementon de Matakito.

Laŭ la DFL 8582, oni starigis: "Artikolo 1.o Dividiĝu la landon en la sekvontaj provincoj, departementoj kaj teritorioj: (...)

  • PROVINCO DE KOLĈAGVO.- Ĉefurbo Rankagvo.-

Departementoj: Rankagvo, Kaĉapoalo, Kaŭpolikano, Sankta Fernando kaj Sankta Kruco;

  • PROVINCO DE TALKAO.- Ĉefurbo Talkao.- Departementoj: Kurikoo, Lontŭeo, Talkao kaj Matakito, ĉefurbo Kurepto;"

"Art. 2.o La departementoj havos la limojn fiksitaj de la Dekreto-Leĝo numero 354, de 17a de Marto de 1925, kaj iliajn ĉefurbojn, kun jenaj modifoj, krom tiuj ĉi supre indikitaj:"

  • La departemento de Sankta Kruco estos formita de la jenaj subdelegacioj 1.a Sankta Kruco, 2.a Kinagvo, 3.a Ĉepiko 4.a Paredonoj de Aŭkinko, 5.a Nerkigvo, 6.a Lololo kaj 8.a Pumanko, el departemento de Sankta Kruco; de la malnovaj subdelegacioj 11 Palmilo, 12 Blanka Ŝtono, 13 Kagvilo, 14 Kokaŭkeno, 15 Navidado, 16 Rosario, 17 Stelo, 18 Kaleŭko kaj 21 Poblaciono el malnova departemento de Sankta Fernando; de la distriktoj 2.o Apaltaso kaj 3.o Insulo de Panjagvo, el la malnova subdelegacio 10 Kunako, el la sama departemento; de la malnova subdelegacio 15 Gvikeo, el malnova departemento de Sankta Vicento kaj de la malnova subdelegacio 4.a Paredonoj, el malnova departemento de Viĉukeno.
  • La departemento de Matakito, estos konstituita de la malnovaj subdelegacioj 1.a Viĉukeno, 2.a Ĝiko, 3.a Iloko, 5.a Alkantaro, 6.a Likanteno kaj 7.a La Gverto, el la malnova departemento de Viĉukeno, kaj per la malnovaj subdelegacioj 1.a Kurepto, 2.a Horniĝoj, 3.a Limavido, 4.a Tonlemo kaj 5.a Gvaĝeko, el la malnova departemento de Kurepto. La ĉefurbo de la departemento de Matakito estos la vilaĝo de Kurepto.

Poste, en 1936, oni restarigis la Provincon de Kurikoo kun jenaj departementoj:

Departemento Ĉefurbo
Kurikoo Kurikoo
Matakito Vichuquén

Dum la 1970-aj jaroj, jam en la 20a jarcento, okazis nova disdivido politiko-administra en la lando, per la starigo de la regionoj. Oni kreis la regionojn nome Regiono de la Maŭlo, kiu enhavis la provincojn de Kurikoo, Linares, Maule kaj Talca. La Regiono de la Maŭlo, finfine enhavis la provincojn de Kurikoo, Linares kaj Talca, kaj poste oni aldonis la Provincon de Kaŭkeneso. La regiono estas estrata de intendento, kaj la provinco estas regata de gubierniestro. Oni ŝanĝis la provincan nivelon kaj la komunuman nivelon. Malaperis la departementoj, distriktoj kaj subdelegacioj. Nur por censaj aferoj oni uzas la sistemon de distriktoj.

Komunumoj redakti

La provinco enhavas 9 komunumojn:

Turismo redakti

Potrero grande redakti

Potrero grande (Portrero granda) situas en la antaŭmontaro, je 30 km el Kurikoo. Ĝi estas sukcesa familia turisma zono. Ĝia rivereto kaj montaro ĉirkaŭanta igas ĝin interesa loko. Oni povas ĝui tie de freŝaj fruktoj, bongustaj vegetaroj kaj pura aero. Kelkaj kilometroj pli alten en la montaro oni trovas la lokon Las Buitreras, kiu estas bona kampadejo. Oni ankaŭ troveblas akvofalojn kaj nativarbajn boskojn.

Upeo redakti

Upeo (Kumpeo)[mankas fonto] estas vilaĝo kiu troviĝas je 10 km orienten el Potrero grande. La loĝantaro dediĉas sin precipe al la terkultivado, kaj ankoraŭ havas la kutimojn kaj tradiciojn de siaj antaŭloj. Inter ili estas pluraj longvivaj uloj eĉ pli ol centjaraj.[mankas fonto]

Los Queñes redakti

Los Queñes (Loskenjeso) troviĝas je 48 km nordorienten el Kurikoo. Survoje eblas viziti Romeralo-n, landa ĉefurbo de la ĉerizo, kaj ekde tie ĉi al la Andaj montaroj oni atingos ĉi tiun vilaĝon. Ĝi estas la pordo por montara trairejo de brutobredistoj, kaj kunfluejo de du riveroj (Klaro kaj Teno), kutima somera loko por kurikoanaj familioj, kie eblas fiŝkaptadi, ekskursadi, kajakumadi kaj ripozi.

Iloca kaj Duao redakti

Iloca (Iloko) kaj Duao estas la plej popularaj somerlokoj ĉe la marbordo de la provinco. Eblas trovi ĉi tie hotelojn, gastejojn, kaj manĝejojn tre interesajn kaj tipajn, kie la turisto povas ĝui kaj ripozon kaj distradon. Iloko triviĝas je 120 km oksidenten de Kurikoo. Pro la tertremego de februaro 2010, Iloko kaj Duao suferis martremon, kiu parte detruis la zonojn pli proksimajn al la marbordo.

Monte Oscuro redakti

Monte Oscuro (Monte Oskuro), "Malluma Monto", troviĝas en la antaŭmontaro, je 50 kilometroj el Kurikoo. Ĉi tie estas 12 lokoj taŭgaj por tendumado, kun akvo kaj rivereto, estas ujoj taŭgaj por banado kaj fiŝkaptado.

Eblas praktiki bicikladon, ĉeval-rajdadon, promenadon, ekskursojn, ktp.

Vichuquén redakti

La vilaĝo Vichuquén (Viĉukeno) havas kolonia konstru-sistemo, tre pintoreska, ĝi oferas belajn kaj elstarajn pejzaĝojn. Proksime de ĝi troviĝas la belan kaj luksa Lago Viĉukeno. La vilaĝo estis parte detruita de la tertremego de februaro 2010, sed oni komencas rekonstrui ĝin konservate la stilon, kiun ĝi havis pro la turisma intereso.

Radal Siete Tazas kaj Parque Inglés redakti

Radal Siete Tazas kaj Parque Inglés (Radal Sep Tazoj kaj Angla Parko) troviĝas en la komunumo de Molino je 14 km-oj sude de Kurikoo; ĝi oferas belajn pejzaĝon de tipa kaj originala faŭno kaj arbaro el tiu regiono. Estas akvofaloj kiel El velo de la Novia (La fianĉina vualo), Las Siete Tazas (La Sep Tasoj) – ujoj de sinsekvaj akvofaloj – kaj ankaŭ la bela Parque Inglés (Angla Parko).

Vinberujoj redakti

Kurikoo estas la koro el la vinberujoj kaj rilataj al vinaj aferoj en Ĉilio. Ĉi tie kaj en la ĉirkaŭajoj estas multaj el la plej gravaj vinberujoj de la lando kiel: Viña San Pedro, Viña Correa Albano, Viña El Roble, Viña La Fortuna, Viña Echeverria, Viña Ines Escobar, Viña Miguel Torres, Viña Valdivieso, Viña Puertas, Viña Pirazolli, Viña Las Pitras, Viña Aresti, Viña Alta Cima, Viña Mario Edward, Viña Millaman, Viña Santa Hortensia, Viña Korta, Viña R&R Wine, Montes Alpha, inter aliaj.

Referencoj redakti

  1. I. Municipalidad de Curicó, 2007. Trovebla en Datos Provinciales y Comunales.

Eksteraj ligiloj redakti