Publika malversacio

La malversacio estas la krimo de la publika oficisto kiu, misuzante sian kvaliton aŭ siajn funkciojn (violenta malversacio) aŭ instigas (implicita malversaciofraŭda) ulon doni aŭ promesi, senrajte, al li aŭ al alia persono, monon aŭ alian avantaĝon ankaŭ nehavaĵan.

Malversacio kaj korupto mediaj redakti

La media korupto estas tiu fenomeno per kiu persono konvinkiĝas ke iuj kondutoj kiel plenumo de senrajtaĵo, estas jam permesigitaj de plejlongigita komuna praktiko utiligita de ĉiuj kaj ĝuste pro tio, se ne licigita, "normaligita"; klaras, tamen, ke por la konturiĝo de la krimo necesas ke la privato estu instigita de la publika oficisto.

Ĉiu nacia leĝaro havas sian manieron puni kaj kontrasti la malversacion, fakte, ĉiuj juraj kodoj severe kondamnas kaj punas tiun krimon.

Ĉe kristanoj la evangelio ŝajnas aprobi kaj laŭdi tiun tipon de krimo: (Luko 16,1-13)[1] La laŭdo, tamen, referencas la ruzecon de la malversaciisto kaj ne lian malbonaĵon. Kaj la laŭdo ŝajnas esti lanĉita nur por instigi uzi la saman, sed sentrompan, ruzon por ne cedi al tiu de la filoj de la mallumo.

Notoj redakti

  1. "1 Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. 4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5 Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro? 6 Kaj li diris: Cent bat'ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek. 7 Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor'ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8 Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. 9 Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. 10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. 11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? 13 Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono”.

Vidu ankaŭ redakti