Pueblonuevo del Guadiana

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Pueblonuevo del Guadiana estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Pueblonuevo del Guadiana
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06184
Demografio
Loĝantaro 1 953  (2023) [+]
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 55′ N, 6° 45′ U (mapo)38.923333333333-6.7555555555556Koordinatoj: 38° 55′ N, 6° 45′ U (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 30,95 km² (3 095 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pueblonuevo del Guadiana (Hispanio)
Pueblonuevo del Guadiana (Hispanio)
DEC
Pueblonuevo del Guadiana
Pueblonuevo del Guadiana
Situo de Pueblonuevo del Guadiana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pueblonuevo del Guadiana [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas pueblonovenses. La censita populacio en 2008 estis de 2.010 loĝantoj.

Situo redakti

Pueblonuevo del Guadiana estas situa en la centrokcidenta parto de Ekstremaduro, nome komarko Vegas Bajas, je altitudo de 180 m; je nur 25 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 45 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 30,95 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Ĉar ebla akvumado el la rivero Guadiana, la teroj estas de irigacio kaj sur ili oni kultivas tomaton kaj maizon inter aliaj produktoj kiel rizo, papriko kaj fruktoj el fruktarboj kiel prunoj, piroj, nektarinoj kaj persikoj.

Historio redakti

Pueblonuevo del Guadiana ekkonstruiĝis en 1948 ene de la projekto de la Plan Badajoz, kaj finkonstruiĝis dum la 1960-aj jaroj. La 6an de oktobro de 1956 ĝi estis inaŭgurita de la Generalo kaj tiama diktatoro Francisco Franco.

Kvankam temas pri novkonstruita vilaĝo oni trovis en ĝiaj teroj gravajn romiajn restaĵojn kiel la Vilao de Pesquero el kie oni alportis du mozaikojn al la Provinca Muzeo de Badajoz kaj aliajn restaĵojn.