Pugnokoito (el la angla fisting) estas seksa praktiko, fondita en enmetado de la tuta mano (pro kio ĝi diferenciĝas de fingrumado, kiam en la vulvon estas enmetataj sole fingroj). Ĝi dividiĝas en malprofundan pugnokoiton (enŝovo de mano ĝis pojno) kaj profundan pugnokoiton (enŝovo de mano ĝis antaŭbrako). La pugnokoito estas uzata en samseksaj kaj ambaŭseksaj rilatoj, ankaŭ kiel formo de masturbado. La pugnokoiton eblas praktiki ankaŭ kun anusa aperturo (anusa pugnokoito), ĝi estas farata ankaŭ kiel ambaŭspeca pugnokoito, kiam la pugnokoito estas farata samtempe per unu mano en anuson kaj per la alia mano en la vaginon. Dum la pugnokoito oni rekomendas uzi lubrikaĵon.

Galerio de pozicioj de manoj dum pugnokoito redakti