Pulsa oksigenmetrio

Pulsa oksigenmetrio estas netruda metodo, kiu permesas determini la procenton de oksigen-saturiĝo de hemoglobino en la sango de paciento per fotoelektra metodo.

Oksigenmezurilo por fingro aŭ (pulsa) oksi(gen)metro
Oksi(gen)mezurilo por fingro aŭ (pulsa) oksi(gen)metro
Oksigenmezurilo por fingro aŭ (pulsa) oksi(gen)metro

Por plenumi ĉi tiun teknikon, oksigenmezurilo estas metita sur parton de la korpo, kiu estas relative diafana kaj havas bonan sangofluon, ekzemple la fingrojn /vidu la apudan foton/ aŭ la piedfingrojn aŭ la lobon de la orelo. La oksigenmezurilo aŭ (pulsa) oksi(gen)metro elsendas ondojn kun ruĝa kaj infraruĝa lumoj, kiuj pasas sinsekve de dissendilo al fotodetektilo tra la paciento. La optika denso de ĉiu ondolongo kaŭzita de arteria sango (pulsa komponento) estas mezurita, ekskludante venan sangon, haŭton, oston, muskolon, grason. Pere de ĉi tiuj datumoj eblas kalkuli la saturiĝon de la oksigeno en la sango.

Normala nivelo de oksigeno en la sango ĉe plenkreskuloj estas inter 95% kaj 100%. Oni devas rimarki, ke homoj diagnozitaj kun kronika obstrukca inflama malsano havos saturadon de malpli ol 95%.

Vidu ankaŭ redakti