Pyhäjärvi (lago en Respubliko Karelio)

Pyhäjärvi estas lago en Respubliko Karelio en komunumo Pyhäjärvi. Ĝia areo estas 9,9 km² kaj la plej granda profundo 17,2 m. Al la lago fluas kvar rojoj. Fiŝoj en la lago estas ekzemple ezoko, ploto, alborno kaj bramo. Kloakakvo de setlejo Pyhäjärvi fluas al la lago. La meza profundo de la lago estas 6,8 m. La lago elfluas al lago Peltoisenjärvi.