QBZ-95 (tipo 95) estas ĉina sturmofusilo. Ĝi estis prezentita en 1995 kaj anstataŭis la tipon 87 kiel standarda fusilo de la armilaj fortoj de Popola Respubliko Ĉinio.

Evolugio kaj la konstruaĵo redakti

Meze de la 1990-aj jaroj, la ĉinaj armilaj fortoj serĉis modernan alternativon de la siatempe sukcesa sturmofusilo tipo 87. Dum la evoluigo estis same uzata la patrono 5,8 x 42 mm, kiu egalas en konstruaĵo kaj efiko al la Nato-patrono kun 5,56 x 45 mm. La QBZ-95 estas gaspreme ŝarĝata en Bullpup-disajno kaj similas en tekniko kaj konstruo akl brita SA80 kaj al franca FAMAS. La armilo konsistas grandparte el polimera plasto, tiel ĝi havas relative malgrandan pezon kompare al aliaj armiloj (vidu ankaŭ Heckler & Koch G36).

La armilon evoluigis Norinco, la tipo estas produktita ekde 1995. Ĝi havas la longon de 746mm, malplenan pezon de 3,25. La magazino povas akcepti 30 pafaĵojn, oni povas efike pafi ĝis je 400m, la maksimuma pafdistanco estas ĉ. 750 m.

Variantoj redakti

Krom la standarda fusilo Tipo 95 ekzistas ankaŭ tri pluaj tipoj

  • Tipo 97 - eksporta versio kun 5,56-mm-NATO-kalibro
  • Tipo 95 SMG (Squad Machine Gun) - versio kies maŝinfusilo kun 75-pafa magazino
  • Tipo 88 - duonaŭtomata varianto, konata kiel QBU88

Eksteraj ligiloj redakti