Qeh (armena litero)

litero de la armena alfabeto

Qeh (majuskle Ք, minuskle ք) aŭ k'eh armene քէ aŭ քե en la armena ([kʰɛ]), estas la 36-a litero de la armena alfabeto. Ĝi estis la lasta litero ekde ĝia kreado en la 5-a jarcento ĝis la 13-a kiam estis aldonitaj du pliaj literoj. Ĉi tiu litero estas transkribita plurmaniero pro ĝia sono, ĝi povas varii inter k, k' kaj q. Tamen, laŭ la normo ISO 9985, ĝi estas transkribita per « k' ».

Informadike redakti

  • Unikodo :
    • Majuskla Ք : U+0554
    • Minuskla ք : U+0584