Rasregistraĵo

(Alidirektita el Race records)

Rasregistraĵoj (en angla race records) estis fonografaj diskoj de 78-rpm eldonitaj cele al la merkato de afrik-usonanoj inter la 1920-aj kaj 1940-aj jaroj.[1] Ili ĉefe enhavis raseman muzikon, kiu enhavis variajn muzikajn ĝenrojn ŝatatajn de afrik-usonanoj, kiel bluso, ĵazo, kaj gospelo, kaj ankaŭ komediaĵojn. Tiuj registraĵoj estis tiam majoritato de komercaj registraĵoj de afrik-usonaj artistoj en Usono. Tamen kelkaj afrik-usonaj artistoj estis merkatigitaj por blankula publiko. Rasregistraĵoj estis merkatigitaj de Okeh Records, Emerson Records, Vocalion Records, Victor Talking Machine Company, Paramount Records, kaj kelkaj aliaj kompanioj.

Titolpaĝo de la katalogo de race records de Victor el 1929.

Notoj redakti

  1. Oliver, Paul. "Race record." Grove Music Online. Oxford Music Online. 13a Feb. 2015.